Kiaj homoj ellaboris la Ret-paĝaron kaj kiaj estas iliaj celoj?           (htm.)

 

Ni ekellaboris la retpaĝaron www.macrobiotica-sintesi.it / www.makrobiotiko.it intencante konstitui gvido-signon por ĉiuj, kiuj deziras ekkompreni la makrobiotikajn principojn; pri ĝi zorgas homoj, kiuj strebas kohere praktiki dum sia vivo la novan akiritan konscion, evitante ĉiam la malsaĝaĵon utiligi monon kiel pagilon por la scioj, kiujn ili klopodas disvastigi.

Ni havas edukan celon, kiu staras ekstere de ia ajn komerca intereso.

Nike Air Jordan 13 Schweiz 2015 Nike Air Jordan Super Fly 3 Schweiz 2015 Nike Air Jordan Xiii 13 Schweiz 2015 Nike Air Max 180 Schweiz 2015 Nike Air Max 2020 Schweiz 2015

Iu ajn sufiĉe alcelema povas trovi en la retpaĝaro www.macrobiotica-sintesi.it / www.makrobiotiko.it la necesan helpon por memelprovi la makrobiotikon: ĉiuokaze en la retpaĝaro mem troviĝas ret-poŝta adreso, al kiu oni povus demandi laűbezone klarigojn kaj pluajn profundigojn.

Iom post iom ni volas formi realan interretan komunumon, kiu povus fidi proviziistojn, agrikulturistojn kaj metiistojn, ĉe kiuj oni faru la necesajn aĉetojn. Tiel oni efektivigos la senperan rilaton inter produktistoj kaj konsumantoj, forigante la malhelpojn de vardisdonado, kiu humiligas la produktantajn laboristojn kaj elmelkas la sendefendan konsumanton. Nia celo estas doni, en taŭga retpaĝara spaco, la liston de la produktistoj eltrovitaj en ĉiu geografia regiono, tiel ke la interesataj aĉetantoj povus plej bone planizi siajn elspezojn. Kvalit-kontrolojn povos efektivigi la konsumantoj mem, kiuj povos komuniki eventualajn kritikajn rimarkojn, registrotajn kaj publikigotajn. Tiamaniere la retpaĝara spaco malfermiĝos kaj al produktantoj kaj al konsumantoj kaj plenumos tute senpage ĉi tiun funkcion.

La revo, kiun duatempe ni strebos realigi, estas la formado de komunumoj praktike memsufiĉaj pri nutrado kaj konstituitaj de kelkaj dekoj da homoj: la komunumoj estos interrete ligitaj kaj ĉiumomente ili povos taksi la oportunecon kaj la manierojn de ekinterveno pri reciproka subtenado.

Tiuj komunumoj povos enestabliĝi en tiujn spacojn, kiujn la nuntempa ekonomio difinis kiel marĝenajn, kaj kiuj tial jam estas marĝenigitaj de la grandaj urboj, kies troega ekspansio kondukas al ĉiam malpli kontroleblaj kondiĉoj.

Tiuj komunumoj ne estos kompareblaj al la monaĥejoj de la antaŭaj jarcentoj escepte por ilia memvola represento de konscia rifuzo de la mekanismoj de produktado kaj ekspluatado, karakterizantaj la komercan ekonomion. La komunumoj, de ni realigotaj, konstituiĝos el familioj aŭ grupoj da homoj, kiuj povos loĝi en komunaj domoj aŭ en apartaj loĝejoj eĉ disaj en pli vasta loĝregiono, tio estas inter personoj ne aniĝantaj al komunumo. La penso pri konstituado de vilaĝeto, en kiu oni sin sentas disigita de tiuj ne vivantaj laŭ la makrobiotikaj principoj, estas laŭ ni signo de malfirmeco kaj timemo: la kohereco de nia esence asketa vivo, en la senco ke ni strebas vivi ekkonsiderante la fundamentajn valorojn de la vivo, ĉiam ene de filozofia kaj religia ideo fondita sur la certeco, ke en la mondo evidentiĝas racieco kaj justeco absolutaj, kaj tial harmonio, estos la mesaĝo, kiun ni ĉiutage atestos al ĉiuj, niaj kunvivontoj sur la sama teritorio.

La komunumanoj, eĉ kiam ili estos disaj en loĝa medio pli vasta, konstituos ekonomian kolektivan strukturon celantan al produktado de uz-valoroj por siaj propraj anoj, sed ne fermita vidalvide al la aljaj.

Se nun, en la industria societo kaj precipe en la grandaj urboj, konstituantaj ĝiajn vivi-povajn gangliojn, neniu produktas ion ajn, kion li bezonas por vivi kaj ĉiuj dependas de aliaj por ĉio, male en niaj komunumoj, ĉiu perfekte scias fari la aĵojn, kiuj ebligas al li la transvivadon kaj ĉiu metas je dispono de la aliaj sian propran specifan kompetentecon kaj ricevas tiujn de la aliaj kaj tiel plene reviviĝos la regulo, kiu subtenis la praindustrian societon: ekestas la ĝojo oferi, kune kun la disponebleco ricevi kaj, fine, la kutimo redoni pli ol oni estas ricevinta. Tiele oni rekreas kaj vivtenas ĉiam la socialajn ligojn, kiujn la komerca interŝanĝo detruadas.

Ni klarigu al kiom eble plej da homoj la dialektikajn principojn de « Jin » kaj « Jang », kiuj regas la mondon, kaj, laŭ ĉi tiu vidpunkto, ni ankaŭ rekonas la eblecon nutri sin per animal-devenaj produktaĵoj por tiun dezirantoj. Tamen ni akcentas ke ĉi tia elekto serioze malfruigas la homan evoluon kaj en la estontaj komunumoj ne estos spaco por tiuj, kiuj ankoraŭ ne sci-povas disiĝi de tiaj nutraĵoj.

Tiale ni rigardas per aparte favora okulo al la vegetaranoj kaj ni sentas nin profunde agorde kun la vegetaĵanoj, ĝis ni identiĝu kun ili, kiam ili proprigus la dialektikan kaj komplementan amplekson de jin kaj jang, danke al kiu la nutraĵ-elekto iĝas baza ilo por esti ĉiam en perfekta san-ekvilibro dum iu ajn sezono kaj je iu ajn latitudo ni troviĝus agantaj.

Ni estas last-analize makrobiotikaj vegetaĵanoj. Alivorte ni ne rekonas nin simple kiel vegetaĵanojn, ĉar la nekono pri la dialektiko jin/jang povas konduki la homojn pasiveniĝi kaj, ĉiuokaze, malfortajn rilate la patologiojn, kiuj povas estiĝi en ia situacio prezentanta tro da spaco por la jino de fruktoj, kiu, se ĝi superas iajn limojn, riskas konduki al la energia malekvilibro de la fisika organismo kaj al progresiva karakter-ŝanĝado.

Laŭ ni gravas substreki ke, se en la receptoj retpaĝare nomitaj "apetit-vekaj" oni povas trovi laktaĵojn kaj fiŝojn, tiuj ĉi estas rigardataj kiel elektebloj dum ŝanĝ-fazo, kiu devos esti frue aŭ malfrue superita, ĉiam memorante ke mensa rigideco, ĉi-okaze rilatante la malpermeson de apartaj nutraĵoj kaj trinkaĵoj, neniam estas virto.

Homoj estas liberaj kaj, atinginte la makrobiotikan ekvilibron, ebliganta al ili esti imunaj kontraŭ iu ajn malsano, ilia organismo mem signalos kaj punos la okazon esti permesinta al si, ekzemple, laktaĵojn kaj, tiumomente, ne plu necesas kondamno el iu ĉar ili sentis la bezonon regustumi manĝaĵojn kaj kondimentojn evitatajn de la vegetaĵanoj: persista makrobiotikulo konsideras la cedon al la deziro de la apetitaĵoj ne kiel maldecan konduton, sed kiel sperton ankoraŭ necesan por nia evolu-vojo, permesonta al ni malkovri en nia korpo ne plu la balaston nin enprofundigantan en la tero, sed ilon mirindan, pere de kiu niaj subtilaj korpoj rafiniĝas plue.

Nia filosofi-religia vid-punkto kondukas nin enen de neniu eklezio aŭ organizo historie plenumiĝinta: ĉiu povas gardi siajn konvinkojn, atinginte la certecon, pradatiĝantan en nia kulturo al la pitagora kaj platona penso, pri la absoluta racieco de la mondo, ĉi-lasta rigardita kiel realiĝo de rilatoj kauzo-efekto, kiujn la praktiko makrobiotika, dum la memkonscia administrado de nia psiko-fizika bonstato, ebligas al ni konscii ĉiam plue.

La harmonio, kiun ni konstatas en la mondo, ne esprimas sin per paco pli aŭ malpli trudita de la politika kaj/aŭ ekonomia povo, sed kiel rezulto de la dialektiko jin/jang, kiu estas la vivo mem de la Estaĵo; do ĉiu el ni vivas ĉiam kaj nur en tiun mondon, kiun li scipovas meriti. Laŭ ni estas fundamenta la profunda intuicio de germana filosofo Lejbnico, laŭ kiu ĉiumomente ni estas travivontaj, inter la senlimaj kaj sennombraj por ni eblaj universoj kaj en la eterna kaj infinita realeco de Dio ĉiuj same veraj, tiun kaj nur tiun, kiu esprimas la efekton rilatan al kaŭzoj, kiujn ni mem estigis.

La komunumoj, pri kiuj ni revas kaj kiujn ni klopodas realigi, estos samtempe en la mondo kaj ekstere de ĝi: interne de ili mono kaj komerco, kiaj hodiaŭ ili estas konsiderataj, ne plu ekzistos kaj utiliĝos nur por la rilatoj kun la "cetero de la mondo"; rilatoj, kiuj estos deciditaj kaj alcelataj post debato kaj kolektiva aprobo. La necesa mono por tiuj agadoj devenus el la ekstero, kiam, ekzemple, la komunumo povos malfermiĝi kvasaŭ ejo, kien la nekomunumanoj povos alveni por ekkoni viv-manieron tute alternativan kompare kun la ritmoj kaj la elektoj de homaro, perdinta siajn radikojn. La gejunuloj naskiĝintaj kaj kreskintaj en la komunumoj, post la fino de la lernadoj kaj de siaj trejniĝoj povos libere decidi ĉu daurigi tiun ĉi travivadon ĉu forlasi ĝin.

Rilate la modernan teknologion, ni neniam rifuzos ĝin antaŭjuĝe kaj eĉ malplie timos ĝin: elektita kaj utiligita de tiu, kiu jam sci-povas vivi farante ĉiutage la senfermentan panon kun kondimente la legomoj kreskitaj kune kun la herboj en la propra ĝardeno, ĝi estos eĉ bonvena.

Lasta baza precizigo: nia grupo estas malferma kaj kiel ĉiuj povas libere utiligi la materialojn retpublikigitajn, tiel ankaŭ iu ajn povas partopreni kiel grupano, ekkunlaborante por riĉigi la retpaĝaron mem per siaj propraj kontribuaĵoj kaj spertoj.

Sammaniere kaj samnivele, utile estas: kaj raporti pri ies resaniĝo post malsano; kaj konigi adresojn de agrikulturistoj aŭ metiistoj, kiuj, pro siaj elektoj medi-respektemaj, ne plu povas vendi pogrande; kaj elprofundigi de recepto trovita en malnova hejma taglibro; kaj remalkovri kiamaniere niaj prauloj forigis la enkrustojn sedimentiĝintajn en la boteloj; kaj, fine, la filozofia pripensado, kiun ni neniam aŭdacis esprimi pro la timo esti juĝotaj "ekstermondaj"; …

Kiam la grupo estos sufiĉe granda ni subdiviĝos en pluajn interrilatajn retgrupojn. La opiniantoj tion farontaj, debatu kaj profundigu kune kun la aliaj la projekton pri venontaj realaj komunumoj el makrobiotikaj vegetaĵanoj, kiuj scius oferi konkretan alternativon al mondo jam nuntempe ne plu vivebla: mondo en kiu povi alfronti helpan urĝ-intervenon, okaze de terorista kemia atako ĉe metrolinio, estas juĝata saĝe kaj sagace.

Ni preferas kuraci la socian malbonfarton, koncentrante la energiojn sur la kaŭzoj ne lasante nin enmiksiĝi en la iluzian postkuron al patologiaj simptomoj, kiuj, ja pro la agresemo, laŭ kiu ili estas atakataj, reeliĝas ĉiam plu virulente.

Ni ja ne hastu ĉar la tempofluo estas laŭ la homa vidpunkto, tio male laŭ ni estas nia aktuala eksento de la eterneco kaj senfineco de la Esto.

 

Jen nia revo publike esponita! ĝi ne havu rigidan formulon, akceptendan aŭ forlasendan: ni publikigis ĝin por tiun debati kaj ni benu la profundigajn intervenojn kaj eĉ kritikajn, helpantajn konstrui pli kaj pli koheran forto-penson. Ĉi tiu povos, en siaj progresemaj difiniĝo kaj riĉiĝo, respektante la bazajn celojn kaj elektojn, strukturiĝi kiel projekto ĉiujkune konstruota kaj aprobota.

 

La grupo ekestis en Italio en la zono inter “Torino, Ivrea, Biella, Verĉelli”.

Nia unua celo estas fariĝi, interne de la makrobiotika areo, alternativa gvid-signo rilate al makrobiotikemuloj, samtempe, ĉefe zorgantaj pri gajno aŭ persona prestiĝo.

Tial, ja konsiderante nepre necesaj dietajn elektojn, ni emfazu filozofian kaj religian rilatojn, ĉiam konduki pli kaj pli ĉiujn homojn al kapablo memmastrumadi.

Ekzistas aliaj grupoj atingintaj bonan rezulton, sed ili ne konkordas kun nia filozofio kaj niaj celoj: ili estas aroj kreskigantaj person-kulton de pluraj nepraj guruoj por krei veran subordon. Tiaj grupoj en siaj konkretaj elektoj ĉiam konsideras la mon-utiligon nepre grava.

 

Ni tutmonde ricevas retleterojn.

Dume ni organizas nur en nia zono stud-kursojn utiligante ĉion eldonatan en la retpaĝaro www.macrobiotica-sintesi.it / www.makrobiotiko.it  per la kanvaso de renkontiĝoj kai debatoj. Sed situacio eble ŝanĝiĝos: en nia plano la grupo, nune apenaŭ virtuala, utiligas la eksterordinarajn eblojn prezentatajn de interreto kaj de retpoŝto por sperto-ŝanĝo por ĉiam plue plivastigi kaj pliprofundigi tion eldonitan en la retpaĝaro.

Tiamaniere progresive evidentiĝos homoj kiuj pro siaj kompetenteco, seriozeco kaj viv-kohereco estas kapablaj elstariĝi kiel propulsiloj de progresigo kaj disvastigo de la makrobiotika filozofio. Sendube, iom post iom, en la virtuala grupo kreskos pli konkretaj ligiloj inter homoj agantaj en la sama geografia zono.

Publikaĵo de la retpaĝaro www.macrobiotica-sintesi.it / www.makrobiotiko.it  tiele fariĝos sintezo de pluraj spertoj ebligantaj aliajn aliri plene realigontaj siajn celojn.

Nia filozofio neniam interesos amasojn sed estas semo kun grandegaj potencialoj. Nure dependas de ĉiuj ni.

Ni danku skribontojn al ni pozitivajn respondojn kaj ni benu la konstruajn kritikojn. Kiam tiuj homoj konsentos kun ni, ni publikigos iliajn leterojn en specifa spaco de la retpaĝaro eventuale citante ilian retadreson, esperante povi konsideri ilin, kune kun ni, en samaj projektoj kaj spertoj de vivo.

 

 

 

 

Francesco D’Ingiullo  (Franĉesko D’Inĝjullo)  esperantigis el la itala retpaĝaro : www.macrobiotica-sintesi.it

Kontrolo: Aldo Mantovani

Revizio: Luciano Mantaut  (Luĉjano Mantoo)