3.7 - Necesa ilaro por makrobiotika kuirado                 (html)

 

La iloj necesaj por konkrete praktiki makrobiotikvivadon estas malmultaj, ĉar ilojn oni jam havas en sia kuirejo: emo al perfekteco estas inda, kondiĉe ke ĝi ne kaŝu eblan malfortecon obstaklantan al nova makrobiotika sperto.

 

Do ĉi tie ni konsilas nur kelkajn ilojn ebligontajn havi pli taŭgajn rezultojn; klare, aliaj estos eblecoj kaj aĉetinda ilaro de grandurba kundomposedanto ol de vilaĝano, vivanta en domo kun legomĝardeno, kiu, samtempe, konas kampulojn ĉe kiuj li povas integrajn cerealojn al si havigi.

Nike Air Jordan 13 Schweiz 2015 Nike Air Jordan Super Fly 3 Schweiz 2015 Nike Air Jordan Xiii 13 Schweiz 2015 Nike Air Max 180 Schweiz 2015 Nike Air Max 2020 Schweiz 2015

 

Eble ununura ilo kutime nedisponebla sed baza laŭ makrobiotikvivado estas cerealmuelilo. Hodiaŭ oni povas trovi ĉe vendejoj plurajn muelilojn kaj elekti inter pluraj eblaj proponoj.

Ideala kazo estas havi kaj elektran kaj manan muelilojn: la dua por tujmomente mueli malgrandan kvanton da cerealoj por, ekzemple, densigi saŭcon, supon aŭ legompureon; la unua iĝas nepra kiam oni hejme kuiras panon aŭ decidas manĝi polenton (nome maizkaĉo) havantan la neimiteblan guston de la ĵusmuelita maizo.

Muelilo ebligas ĉiumomente havi freŝintegran farunon, kaj per ĝi oni tute forigas ĝermo-malfreŝiĝemon: ĉi procezo post malmultaj horoj ek de muelado ŝanĝas la organoleptikajn farun-kvalitojn kaj precipe ĝian guston. Oni baldaŭ reakiras la muelil-koston, ĉar la farun-prezo fakte estos la cereal-monsumo pagita al agrikulturisto.

 

Premmarmito povas tre utili, ĉefe kiam oni ekster hejme laboras kaj ne havas tro da libertempo. Pri normalaj potoj oni povas elekti inter malsamaj materialoj: terakoto, giso, neoksidebla ŝtalo; malkonsilinda estas alumini-poto, ĉefe kiam ĝi havas neadheran bazon malglueman, do miksiĝontan al nutraĵoj dum kuirado.

Per emajlitaj gispotoj vi povas tre bone kuiri ĉian ajn pladon, nur ilin atente utiligu, por ke ilia emajlo ne estu dissplitata. Neemajlitaj gispotoj perfekte kuiras integran sengistan panon (vidu recepton ĉe 3.8-Receptoj). Por tia kuirado bone funkcias ankaŭ la malmultekostaj feraj kuirplatoj. Tiuj ĉi estas nun ankaŭ el neoksidebla ŝtalo: ili kaj fermiĝas kaj malfermiĝas turniĝante per ĉarniro; ili povas ankaŭ havi ĉarniron tian je bajoneto-junto, do ili facile estos disigeblaj por purigo.

 

Se ni utiligas neemajlitajn gispotojn aŭ ferajn kuirplatojn por kuiri sengistan panon, neniam ilin lavu krom la unuan fojon tuj post ilia aĉeto, kaj dum ilia uzado ni povas forigi eventualajn krustiĝojn per neoksidebla ŝtalpajlo. Grava diferenco inter fer- kaj gis-potoj estas, ke la ferpotoj pli rapide varmiĝas, sed dum la kuirado la temperaturo ĉe la flamzono estas tendence tro alta, do ĉi tie pano emas karbiĝi; male giso pli malrapide varmiĝas, ĉar plimasa sed poste, per reduktita flamo, la tuta poto havas taŭgan temperaturon bone kaj ĉiuparte kuirantan sengistan panon.

 

Kiam ni decidis makrobiotike vivadi, unu sola instrumento necesas: muelilo por havi freŝan farunon, per kio oni havos sengistan panon iĝantan nia ĉiutaga manĝaĵo, per kio ni bone regadas sanon. Tiucele oni bonege utiligos gispoton, sed per iu ajna poto kun ĝia kovrilo oni taŭge kuiros ĉi panon (vidu ĝian priskribon ĉe la ĉapitro 3.8-Receptoj).

La feraj potoj taŭgas por fritaĵoj; iu konsilas la ĉinan fritpoton havantan konkavan fundon por oleo-kunigo en la centran areon, sed ĝi bezonas specifan adaptilon por neadaptitaj forneloj. Tamen eĉ ferfritiloj havantaj platan fundon bone funkciadas: ankaŭ en ĉi kazo oni malpliigu la flam-intensecon, kiam temperaturo estos ĝusta, por ke oleo neniam fumu. Ankaŭ ĉi fritpotojn oni neniam lavu krom la unuan fojon tuj post aĉeto. Fritaĵon fininte, ni reutiligas oleon, tamen memoru, ke oleon ni uzu ŝpareme, por ke je la kuirad-fino, ni havu kiel eble malplej kvanton da ĝi en la pot-fundo; poste ni viŝu ĉi fundon per taŭga sorba papero.

Ni povas reutiligi postrestintan oleon, etdoze dividitan, por animal-supoj; vintre ni povas ĝin uzi intermiksitan al faruno por ĝarden-korto-birdojn nutri.

Post utiligado ĉiu fritilo havos sur siaj randoj enkrustiĝojn purigendajn per neoksidebla ŝtal-lano seke frotita: tiel ni krustiĝojn forigos per nura abrazio.

Pri terakot-potoj oni substreku, ke ili ne havu plumbemajlon; kaj, aldone, ke ilia utiligo estas limigita, ĉar ili estas tre rompiĝemaj, do ĉi potoj estas tre taŭgaj precipe por hejm-forn-kuiraĵoj.

Kiu jam utiligas kupropotojn kun ilia interno tegita per neoksidebla ŝtalo havas bonegajn rezultojn, sed potoj tiaj estas tre pezaj kaj tre multekostaj.

Fine, la plej bona hodiaŭa kompromiso povas esti la neoksideblaj ŝtalpotoj, ĉar ne ĉiuj povas ebligi al si malrapidan kuiradon en terakotpoto sur gisplato de lignobrulanta stovo.

 

Tre utila aĉeto povas esti iu sufiĉe granda frostigilo, tamen tiel modifita: oni petu al vendisto termoregulil-substituon, por ke ĝi iĝu fridujo: en ĉi tiu iama frostigilo, tiel iĝinta fridujo, oni povas amasigi jarprovizon de integraj cerealoj kaj legumenacoj ŝparante tempon kaj monon. Fakte, havante fridujon tian, oni povas malmultekoste aĉeti rekte ĉe kamparanoj jarsufiĉan kvanton da cerealoj ĝis la sekva rikolto. Tiel cerealoj tre bone konserviĝas, kaj tineoj, eĉ se povas naskiĝi, ne povantaj kreski, baldaŭ mortos; krome, per aĉetoj tiaj, naskiĝos direkta rilato inter produktistoj kaj konsumantoj donanta inter la unuj kaj la aliaj reciprokan fidon kaj partoprenadon pri celoj kaj natur-respekto, mortigitajn de la industria koncentriĝo.

Oni ankoraŭ substreku, ke fridujo tia, projektita kiel frostigilo, estas sekve tre bone izolita, do ĝia elektro konsumado estos la minimuma.

 

Oni povas alimaniere konservi integrajn cerealojn ilin pakante per vakuentenilo aŭ modifita atmosfero. Tia proceduro estas nun fidinde disponebla ankaŭ al unuopa familio.

Paki laŭ vakuo estigas rigidan kaj tute ne flekseblan cerealsaketon. Tio malfaciligos kunpremadon, ĉar pluraj saketoj surmetitaj povos mem difektiĝi je pakekrompiĝo kaŭze de troa premo.

Paki laŭ modifita atmosfero signifas forpreni el plastsaketo la tutan aeron kaj poste ĝin anstataŭi per inerta gaso, ekzemple azoto. Tiel la oksigen-foresto malebligas kaj de tineoj ovomalfermiĝon, kaj ŝimdisvolviĝon kaj, samtempe, ebligas havi saketojn hermetike sigelitajn sed havantajn internan premon egalan al la ekstera: tiel la saket-kunpremado estos ege pli facila, ĉar ili kaj al iu ajn ujo kaj reciproke konformiĝos forigante la riskon de saket-rompiĝo.

Tamen oni aĉetu ilon bone solvontan la problemon.

Ni faru konkretan ekzemplon: sama firmao povas sugesti pluajn aĉet-alternativojn: ĉikaze estas preferinde plimulte elspezi por havi ilon ebligantan selekti kaj taŭgan vakuonivelon, kaj eblecon variigi saketo-veldkuniĝo-tempon, kaj purigfacilecon de filtrilo de suĉpumpilo. Se en la aĉet-alternativoj ĉeestas dupumpila modelo, tiu ĉi pli bone kaj daŭre laboros. Gravas ebleco selekti laŭkaze veldkuniĝo-tempon, ĉar tiel oni ne estos devigata aĉeti la plastsaketojn aranĝitajn de la iloproduktisto mem kiu, laŭ kutime, ilin multekoste vendos, ĉar li profitos je sia monopola pozicio.

Konkreta ekzemplo pri tio: plastsaketoj por vaku-paki kutime havas interne unu surfacon ne glatan sed raspan; tio por ke la interna aero foriĝu pro la suĉpumpado dum la saketrandoj veldkuniĝontaj estas kune premigitaj de la velda stango. En la malplimultekostaj maŝinmodeloj la veldotempo estas antaŭfiksita kaj ĉio aŭtomate plenumiĝos, sed la plej bonan rezulton oni havas nur utiligante la plastsaketojn pretigitajn de la iloproduktisto kaj, krome, kiam ĉeestas taŭga kurento-intenseco: jena lasta kondiĉo ne ĉiam aŭ ĉie estas garantiata, ĉar dum la tago povas esti malaltiĝo de kurento-intenseco kaj, sekve, aŭtomata veldkuniĝo povas ne esti taŭga. Tiajn problemojn oni povas solvi havante vakuopakilon kun elektebla veldkuniĝo-tempo: sekve oni povos aĉeti malmultekostajn bonajn plastsaketojn por nutraĵ-frostigo. En tiuj ĉi plastglataj saketoj oni enmetos raspan plastostrion je 5-8 centimetroj eltonditan el “oficialaj” saketoj: post kelkaj provoj oni eltrovos la plej taŭgan veldkuniĝ-tempon por bonega rezulto kaj la saket-kosto malpliiĝos je naŭdek procentoj.

 

Eble utilas havi du pistujojn: unu, por suplaj saŭcoj, el ligno (tre taŭga estas ekz. tiu el olivarba ligno) por gomasio; la alia, el ŝtono, por havi maldikan marsalon, dentopastan pulvoron, …ks.

 

 

Reciklita dentobroso iĝas purigilo por bone lavi, per fluanta akvo, la legomojn de nia produktado: makrobiotikulo emas ilin kiel eble plej multe utiligi laŭ iliaj naturaj kondiĉoj. Ekzemple, se ni aĉetis karotojn ne sciante kiel oni ilin produktis, ni devu memgardeme ilin senŝeligi, kontraŭe se ili estas biologie kultivitaj, ni povos simple ilin purigi je tero per akvo kaj broseto.

 

Pano povas esti baza nutraĵo, kaj taŭgas ĝin produkti, ĉar naturan kaj tradician panon oni malfacile trovas ĉe nunaj bakejoj.

Unue ni konsideru vivantojn en urba kunposeda konstruaĵo.

En tia kondiĉo ne ekzistas optimuma solvo pri panproduktado, sed iom da memsufiĉo oni ĉiam povas akiri eĉ en situacio tia, por ne plu esti tute subigita al ekonomi-politika povo neniel celanta la makrobiotikajn bezonojn.

Hodiaŭ ekzistas hejmaj elektraj ŝton-mueliloj, facile lokeblaj en kuirejo, ĉar ili tiom dimensias kiom granda kafmuelilo. Ili solvas la problemon havi freŝan integran malmultekostan farunon sen konserviloj.

 

Pri knedmaŝino oni ĝin facile trovas en vendejoj sed, se oni vivadas en urba kunposeda konstruaĵo, pli bone estas ne aĉeti tiujn produktojn planitajn kiel ĉiofarajn robotojn kaj, do, kun proksimumaj rezultoj.

Tial, komence pli bone estas manknedi: kiam oni estos sufiĉe lerta kaj decidos kutime prilabori hejman panon povos aĉeti taŭgan knedilon por specife panbaki.

 

Unu kilograman knedaĵon oni povas kuiri per alumini-hejtoforneto sur gaso. Oni ĝin trovas en ajna kvartala bazaro aŭ feraĵ-vendejo; forneto tia havas ĉe bazo centran truon tra kiu enen de ĝi eniras flamvarmo, kaj ĝia kovrilo cirkle havas truetojn por forigi la kuirvaporon. Meze de la flamo kaj panforno oni metu ferplateton tiun ekipantan: ĉio malmulte kostas.

La alumini-hejtoforneto nun priskribita estas la plej malmultekosta maniero por hejma panfarado kaj, aldone, oni tiun ilon povas plue utiligi por aliaj kuiraĵoj.

 

Pli bonajn rezultojn oni povas akiri utiligante kuirejfornon tamen, ĉikaze, se oni faros unusolan kilon da pano, ĉi tiu estos multekosta pro la utiligita kvanto da gaso aŭ da elektra energio. Tamen elekto tia havus signifon kiam oni, makrobiotike ekvivinte, unuatempe novan kuirarton spertas.

Kiam oni estas transpasinta ekan makrobiotikan stadion kaj, do, decidas hejme panon fari, se li loĝas en kunposeda konstruaĵo, por pli bone la problemon solvi povos elekti unu el la hejmaj panfornoj proponataj de vendistoj.

Temas pri mastrumaj aparatetoj facile formoveblaj kaj lokeblaj sur breto aŭ kuirejtablo: oni en ilin enmetas farunon, akvon kaj giston: ĉi tiuj estos aŭtomate kneditaj kaj poste, ĉiam aŭtomate, la knedaĵon fermentigitan la maŝino kuiros; ekestos unukilograma panbulo. La knedo-gisto-kuirad-tempojn oni elektos utiligante specifan maŝin-programon kaj la rezultoj estas entute rimarkindaj.

Mastrumaparato tia komence estis multekosta sed nun oni povas aĉeti bonan ilon per 100-150 eŭroj.

 

Se, kontraŭe, oni loĝas en kampara hejmo aŭ en domo havanta korton aŭ ĝardenon oni povos pli multe elspezi por havi tre bonajn rezultojn.

Oni povos aĉeti pli efikan elektran muelŝtonon kaj, eble, duonprofesian knedmaŝinon kun entenivo de ĉirkaŭ deklitra volumo kaj almenaŭ je duonkilovatthora potenco.

 

Oni povos aĉeti per ĉirkaŭ 1.500 eŭroj bonan bakfornon entenantan du kuirbretojn je cm. 40 x 80, tute apartajn el fajrejo. Per ĉi bakforno oni povas tre bone kuiri ek de 4 ĝis 10 pankilojn en ĉiu enfornigo nur bruligante ĝarden-lignajn forĵetaĵojn, ne taŭgajn por normalaj hejtad-kaldronoj.

Aĉetinte panfornon tian estos bone kompletigi ĝiajn karakterizaĵojn: do, se eblas, oni aldonu ĉe la bazo de kuirbretoj plian fajr-argilaĵon por pli altigi kapablecon de varmakumulo; samtempe oni, antaŭ bakej-utiligo, kontrolu ĉu ĝia nekonduktiveco estas perfektigebla: kelkfoje sufiĉas aldoni unu aŭ du ŝton-lan-tavolojn sub ĝia tegmenteto por pli altigi la izoladon de kuirbret-supraĵo por havi pli taŭgajn rezultojn tiel, ke post pankuirado oni povos utiligi la akumulitan varmon por baki vespermanĝo-pladojn kaj poste, ankoraŭ,  dum tuta nokto sekigi frukto-pecojn.

Ĉi tian panfornon oni povas ankaŭ, je hejma versio, adapti en kuirejon per ĝia konekto al kamentubo.

Oni povas ankaŭ elekti fornoversion nur por ekstera uzo: ĉikaze tiu, eĉ se peza, estas facile movebla en ebena tereno por ĝin ŝirmi de malbona vetero post ĝia uzado. Forno tia havas sian mallongan kamentubon facile formovigeblan. Pro tio, kiam la flamo estingiĝis, oni povos elĉerpi pankuiradon utiligante la varmon akumulitan en bakfornaj fajreltenaj kaheloj: oni povos forigi la kamentubon kaj fermi ĝian fornotruon per izola ŝtopilo ebliganta tre bonan konservadon de akumulita varmo ne plu forigonta per la kamentubo. Oni povas mem konstrui izolan ŝtopilon utiligante ladŝtopilojn vendatajn ĉe feraĵvendejoj por ekskludi, en dommuroj, malfermaĵojn de ne plu utiligataj kamentuboj: per sufiĉe forta aluminio, ekzemple tiu utiligata por manĝaĵojn frostigi, oni faras ian kapuĉon por ĉi ladŝtopilo metante inter unu kaj alia konformigitan izolan tavolon el vitra aŭ roka lano.

Pluajn precizigojn oni aldonos en la ĉapitro 3.8 (ĉe panreceptoj).

 

Pri varmokarakterizoj por pli bona kuirado oni faras ĉi tie precizigojn substrekante, ke forĵeti akceptindan ilaron por havi idealan ekipaĵon, ne ĉiam estas racia elekto.

 

Laŭ makrobiotiko tre bona varmofonto estas ĉiam flamo el lignobrulado, tamen oni neniam utiligu vivan flamon tian. Utiligata varmo ĉiam el nedirekta flamo estu, ekzemple per tradicia hejtila gisa plato aŭ per forno kiun ĉe nunaj hejtiloj ofte eĉ per ellasitaj fumoj varmigas. En ĉi kazo, ilo varmon produktanta por manĝaĵojn kuiri, samtempe la medion varmigas.

 

Laŭ ciuj reguloj de la kradkuirada arto oni nur la braĝan varmon utiligas kaj neniam rekte kunmetas manĝaĵojn kun flamo, sed tiu riska evento ĉiam ĉeestas sed, ĉiukaze, tia kuirmaniero submetas nutraĵojn je tre forta varmo do malfacile kontrolebla: kuiradmaniero tia estas konvena por ĉiutage vivantoj sen ŝirmobariero kontraŭ la klimato-krudecoj.

 

Kiam sezono ne kunportas neceson de hejma hejtado estas malŝparo utiligi lignon kiel brulaĵon, tiukaze pli bone estu utiligi nunajn modernajn gasfornelojn. Gasfornelo estas pli taŭga ol elektra, kiun tamen oni preferu rilate al mikroonda fornelo. Fakte elektra ilo kuiras per infraruĝaj radioj kiuj, rilate al mikroondaj, estas pli janga varmo.

 

Ni mallonge skizu distingon inter jina kaj janga varmoj, por eviti eblan konfuzon, ĉar oni la varmon taksadas jango kaj, kontraŭe, jina la malvarmon.

Se oni konsideras kvietecon kaj laŭgradecon kiel jangajn karakterizojn, malajn ol haston kaj subitajn antaŭensaltojn estantajn, kontraŭe, jinaj karakterizoj, oni povas kompreni, ke flamo el brulanta ligno estas pli janga, nome pli trankvila, ol gasa aŭ benzina, eksplodemaj fajroj. Kompreneble, ankaŭ ligna flamo devenas el gasoj kiujn ligno produktas pro varmo el brulado mem, sed ĉi gasoj disflugas pli malrapide tiel, ke ilia produktad-mekanismo estas tute simple kontrolebla per hejtila aertiro, dume kontrolo de benzina aŭ gasa flamoj bezonas pli zorgemajn kaj pli kompleksajn mekanismojn.

 

Kiam oni utiligas, ekzemple, nunan neoksideblan ŝtalan poton havantan fundon taŭgan por bone distribui flamvarmon, kuiras manĝaĵojn per ne direkta varmo kaj, danke al sama utiligata teknologio, oni aliflanke malpliigas diferencon inter flamvarmoj de ligno- kaj gas-hejtoforno. Tamen, malgraŭ tio, la rezultoj de tiu ĉi du kuiradmanieroj malsamas.

La kuirartaj spertuloj bone scias, ke legom-supo el ligno-hejtoforno malsamgustas ol tiu el gasfornelo, ankaŭ ĉar la poto, sur gisoplato, laŭgrade povas esti glitigata en malpli varman zonon, por ke legom-supo plenumu malrapidan kuiradon. La legom-cereal-supoj de niaj praavoj estis pli jangaj, ĉar ili fariĝis per fornelo havanta pli trankvilan kaj malrapidan flamon.

Do, pro ĉi tiuj konsideroj oni substreku, ke utiligante gasfornelojn oni la distribu-valvon regulu, por ke la minimuma flamo, kontrolmezurita de produktisto, estu kiel eble plej malgranda tiel, ke oni ŝparu gason kaj, samtempe, havu la plej taŭgan kondiĉon por daŭre kuiradi manĝaĵojn post komenca varmiĝo: tiel, plutenante poton fermita per ĝia kovrilo, oni ne plu bezonas ofte remiksi, kaj fine legomkuirado estos tre bona per minimuma energi-elspezo. Se kuirado temas pri legomsupo aŭ pasto, oni havos malrapidan bolon malebligantan transverŝon pro troa flamo.

Pro la sama kialo gravas lerni jen tempan antaŭplanadon jen kuirmanierojn ĉar, kiam oni flamon estingas, kuirado pludaŭros rekte proporcie al la kompleta maso (ujo kaj manĝaĵo).

 

Rekte kompreninte diferencon inter janga kaj jina varmo, oni intuicie povas reeltrovi la kuiradmanieron de makrobiotikuloj difinitan per la esprimo “kovrotuka kuirado”. Alivorte, temas pri varmigo de manĝaĵoj ĝis bolpunkto per forta flamo kaj, post  kelkaj minutoj per minimuma flamo, oni ĝin estingu kaj envolvu la poton en dikan kovrilon. Tiel la kuirado malrapide pludaŭros, kaj la manĝaĵo jangiĝos akirante plurajn pozitivajn efikojn: unuflanke la manĝaĵo tiel kuirita donos pli kvietan kaj daŭran energion, aliflanke oni tiel povos plani kuiradon tiel ke, el hejmo provizore foririnte, oni reveninte trovos pretan vespermanĝon je ideala temperaturo por tuj manĝi kaj, fine, oni tiel ŝparas gas-elektro-energion.

 

Sammaniere, kiel ni jam diris, oni povas, farinte panon per la moderna bakforno antaŭe priskribita, utiligi la restintan varmon por kuiri vespermanĝajn pladojn, kaj oni eĉ havos la akumulitan varmon sufiĉan por akiri la postan tagon sekigitajn pomkvaronojn konserveblajn plurajn monatojn.

 

Iam, en la tradiciaj bakfornoj havantaj kuirujon el fajreltenaj brikoj, farinte panon oni utiligis la restintan varmon por fazeol-poto-kuirado. La postan tagon oni povos manĝi fazeolojn havantajn praguston, ĉar ili estis preparitaj kaj kuiritaj laŭ trankvileco kaj pacienco hodiaŭ pli kaj pli maloftaj.

 

 

---------------             

 

Kontrolo:  Aldo Mantovani

Revizio:  Luciano Mantaut  (Luĉano Manto’)