3.5 – Pri la jin-janga valoro de nutraĵoj              (.htm)

 

Utiligante linion por konstrui skalon ni sur tia linio poziciigas nutraĵojn, trinkaĵojn, kondimentojn kaj liajn karakterizaĵojn.

 

 

Nike Air Jordan 13 Schweiz 2015 Nike Air Jordan Super Fly 3 Schweiz 2015 Nike Air Jordan Xiii 13 Schweiz 2015 Nike Air Max 180 Schweiz 2015 Nike Air Max 2020 Schweiz 2015

YANGß-.______.______.______.______.______.______.______.______.______.______. -ŕYIN

                 5           4          3          2            1           0          -1         -2          -3         -4         -5

 

Ni proponu iajn sintezajn tabelojn: la absolutan valoron de la ciferoj inter rondaj krampoj oni ne rigide interpretu: gravas kompreni diferencojn inter la jin-janga kaj la negativ-pozitiva valoroj. Interne de ĉiu grupo de la cititaj ekzemploj oni komprenu la malsamajn taksadojn laŭ la karakterizaĵoj de iu ajn produkto,  laŭ ĝia kultivado, laŭ la nutraĵ-preparado kaj ties kuirado, la kondimento, la konservad-maniero, ..., ĉiuj modifiantaj la jin-jangan valorojn. Aldone al tiu, ke ĉiuj kontrolu laŭ sia farto la efikon de iu ajn nutraĵo aŭ trinkaĵo je mediaj kondiĉoj, aĝo, sekso, labora aktiveco, ktp. .

 

Post tiaj unuaj tabeloj la ĉapitro klarigos per analizaj prikonsideroj la signifon de ĉi sintezaj taksadoj.

 

Nutraĵoj, ĝenerale:

Kemi-konservita viando (7); peklita viando (6); ovo (5); viando(4); fiŝaĵo(3); fromaĝo (2/3); cerealoj (1/-1); laktaĵoj (-2); legomoj (-1/-5); legumenacoj (-2/-6); fruktoj (-3/-7).

 

Cerealoj:

Fagopiro, tritiko, sekalo, milio (1); rizo, hordeo, aveno (0); maizo (-1).

 

Fromaĝoj:

Kaprinaj, ŝafinaj kaj bovinaj fromaĝoj, salitaj kaj konservitaj (3); kaprinaj, ŝafinaj kaj bovinaj fromaĝoj dolĉaj kaj freŝaj (2); laktaĵoj (-2); natura jogurto (-3); jogurto kun fruktoj kaj/aŭ dolĉigaĵoj (-4/-5); fermentitaj fromaĝoj (-6); fermentitaj kaj spicitaj fromaĝoj (-7).

 

Legomoj (klare, oni parolas pri laŭsezonaj legomoj kaj kultivitaj sen kemiaj aldonaĵoj, male ilia jina valoro duobliĝas; la kuirado ilin jangigas, nome ilia jina valoro duoniĝas):

Radikoj de arkteo kaj de leontodo, kukurbosemoj (1); cepo, poreo, Savoja-brasiko kaj sabeliko, karoto, rapo, radikoj, topinamburo, kukurbo konserviĝanta ek de oktobro ĝis majo (-1); kapobrasiko, florbrasiko, kikero, lento, kukurbo konserviĝanta du/tri monatojn (-2); pizo, kukurbeto, laktuko, napocumo, brokolo (-3); kukumo, spinacfolioj, artiŝoko, fazeolo, sojo (-4); grimp-grandaj fazeoloj, fabo, terpomo (-5); kapsiko, tomato, melongeno, asparago (-6);

 

Fruktoj (Necesas la sama precizigo rilate pri legomoj. La jiniganta povo de tropikaj fruktoj, manĝataj en milda kaj malvarma klimato, duobliĝas):

Kuiritaj kaŝtanoj (1); kuiritaj pomoj (kondimentitaj kun malmulta salo, ne sukero!), peklitaj olivoj (-1); pomoj (-2); ruburbero, frago, ĉerizo, sovaĝa pruno (-3); abrikoto, persiko, melono (-4); piro, uvo, akvomelono (-5); mandarino, oranĝo, figo (-6); banano, papajbero, mango, ananaso (-7).

 

Trinkaĵoj:

Ginsenga teo (3); teo (2/1); legombuljonoj (1/-1); akvo (0); gasakvo (-2); biero (-2/-3); kafo (-3); vino (-3/-5); fruktosukoj (-3/-7); ĉokolado (-6); kemie elaboritaj trinkaĵoj (-7).

 

 

Kondimentoj:

Nerafinita marsalo (3); genciano (2); salvio, petroselo (1); cepo (0); bazilio, timiano, rosmareno (-1); ajlo, askalono (-2); butero (-3); mielo (-4); kansukero (-5); rafinita sukero (-6); vinagro, muskato, mustardo, zingibro, pipro, papriko, kareo, citrono (-5/-7); margarino (-7).

 

------------------------

 

Startigante el dekstra flanko -la jino- oni trovas la ultraviolajn radiojn kai, sinsekve, la violan, indigan, lazuran, verdan, flavan, oranĝan, ruĝan kolorojn kaj fine ĉe la maldekstra flanko -la jango- la infraruĝajn radiojn.

Oni difinu jinaj malvarmon kaj la malvarmigajn nutraĵojn, jangaj varmon kaj la varmigajn nutraĵojn.

 

Spicaĵoj (-7) ekstreme jinas, plue tre jinaj estas acidaj kondimentoj, ekzemple vinagro kaj citrono (-6), poste sukero (-5) ĉiam forta jino, sekve la dolĉo de fruktoj kaj, centre de jin/jangaj valoroj, ĉeestas la natura dolĉo de la akvo, kaj de la integraj cerealoj.

 

Tie ĉi oni interkonsentu pri la natura dolĉo, ekzemple la pom-dolĉo. La amantoj de mont-promenadoj memoras kiel rezultas bona la fontakvo post multhora marŝado kaj tiam oni komprenas kial ĝi nomiĝas dolĉakvo: la natura dolĉo estas en la centra pozicio rilate al jin-janga valoroj kaj, en siaj multenombraj nuancoj, ĝi etendiĝas kaj en la unuan jinan zonon kaj en la ekvivalentan jangan parton. Alivorte, ĉe vera malsato, oni povas klare sensi la tri malsamajn dolĉojn de la integra senkemi-aldonita pano, de la polento per la ĵusmuelita maizo kaj de pomo: tia sinsekvo estas difinebla kiel janga, meza, aŭ jina dolĉo.

Progresante al jango oni renkontas amaran kaj salan gustojn laŭ iliaj multenombraj gradigoj ĝis la nerafinita mara salo, tre janga kondimento, neniam utiligenda kun animalaj nutraĵoj sed nur por jangigi la vegetarajn manĝaĵojn. Plue jangas la agaca saporo, natura fortega jango, superata nur de gusteakra karbigita manĝaĵo, ĉiam malutila jango.

Danĝeras tiom granda jino kiom granda jango, ĉar ili malekvilibrigas sed, kiel naturaj produktoj, ili povus makrobiotike utiliĝi kiel medikamentoj por korekti kontraŭan malekvilibron, sed oni tiujn atente dozu kaj iliajn efikojn ne subtaksu.

Ekzemple la skorbuto, malsano kiu dum la pasintaj jarcentoj frapis ŝipanojn febliĝintajn pro longaj monatoj sen freŝaj legomoj kaj fruktoj. Post pluraj monatoj de navigacio, manĝinte jam de longe nur marbiskvitojn kaj peklitan viandon, pro la skorbuto la ŝipanoj havis gangreniĝantajn gingivojn: se ili konsciintus pri jin-janga dialektiko, ili ebligintus la problem-solvon. Fakte, ili navigante povis pli aŭ malpli frue ion fiŝkapti: tiam sufiĉis, foriginte la intestan last-parton, manĝi la tutan krudan fiŝon, eĉ la naĝilojn, la kapon, la okulojn kaj la intestaron. La maristoj frapitaj de skorbuto estus solvintaj la mankon de la granda jino utiligante tiujn hodiaŭe nomataj vitaminoj, sed ili devis rompi kulturajn tro enradikiĝintajn tabuojn: ili ne faris tion ĉar en homaro la kulturo, kiel kolektiva konscio, povas kontraŭstari reakiri instinkton ĉiam malebligantan, al la sovaĝaj bestoj, la plej gravajn erarojn.

Klare, tiam, citrono iĝas kuracilo ĉar alportas fortegan jinon, naturan acidon nuntempe nomatan “vitamino C” (askorba acido); fakte, ĝi estas tiom forta acido, ke se oni vegetaranas kaj bonfartas, tiam ĝi iĝas malekvilibriganta kaj, iom post iom, povas malsanigi, kontraŭe, en la fortegaj jangaj kondiĉoj de la antaŭ-jarcentaj maristoj, tio reekvilibrigus endanĝeritan situacion. Fine, nenio en si mem estus nepre danĝera rilate al homo: la homa evolu-celo nin adresas al malkovro pri la racieco de la senfinaj manifestadoj de la Esto.

La okcidenta estas aristotela kulturo de la identec-principo laŭ kiu, konstatinte jogurt-citron-ecojn en tre apartaj kondiĉoj, oni asertas nepridiskuteblan veron, ke la citron-vitaminoj kaj la nutraĵ-jogurt-principoj resanigas. Verdire, ili bonfartigas kiam oni trohavas jangon: ni vidis en la supre menciita ekzemplo la citronon; analoga konsidero oni povas fari pri la jogurto, kiu povas bonfartigi, kiam daŭrega periodo de samtempe abunda unuflanke viand-nutrado aliflanke suker-dolĉaĵ-nutrado febligis la intestan flaŭron: tiukaze jogurto bonfartigas, sed se oni vegetaranas jogurto trojinigas, ĉar ĝi, en tia specifa kazo, neniam necesas: ĝi bongustas, sed ne resanigas.

 

Ni revenu al la nutraĵ-taksado: komencante el la jino la unua natur-manĝaĵo estas fruktoj. Konsideru kukurbon, unujaran planton: en ĝi materiiĝas la senso de la tuta plant-vivo. Kiel frukto, ĝi estas ĉiam jina sed interne ĝi entenas la fortan jangon de la semoj en si mem kondensantaj novan viv-projekton: ĝusta nutrado konsilu ambaŭ utiligi ĉar ili, kune, konstituas ekvilibran nutraĵon; tio ne signifas, ke pulpon kaj semojn oni kune kuiru: ilia kuirad-utiligo diversiĝu, sed nur granda nesciado povas ekspliki, ke normale oni utiligas la pulpon kaj forĵetas la semojn. Fakte, kukurbo en sia natura integreco je la jina pulpo kaj jangaj semoj estas frukto konserviĝanta plurajn monatojn.

Se temas pri planto vivanta plurajn jarojn, ni havos fruktojn kiel pomon, prunon, persikon, piron, ... estantaj pli jinaj ol kukurbo ĉar, ekcepte de pomo, ili ne daŭre konserviĝas sen apartaj kondiĉoj kaj teknikoj, do oni povas utiligi jenan ĝeneralan regulon: ju pli frukto nature konserviĝas des pli firma estas ĝia disponebla energio kaj tial, ĉi fruktoj, eĉ se ĉiam klasifikataj en la tre jina nutraĵ-sektoro, estas materiiĝo de relative pli janga jino.

En vivanta realo esprimanta senliman povon de Esto ne serĉu ĝeneralajn regulojn per tiuj definitive enfakigi iun ajn realaĵon; jen do la sensemaj fruktoj kiel bananoj aŭ tiuj kies semoj tre malofte ĝermas kiel figoj. En ĉi fruktoj materiiĝas jino eĉ pli malekvilibriganta, kiel oni povas konkludi el planto-karakterizoj, el frukto-karakterizoj kaj el konsekvencoj naskiĝantaj manĝinte ilin; ĉiam memorante kion ni antaŭe diris pri la mirego de centr-amerik-indiĝenoj konstatintaj la ŝajnan blankul-imunecon; fakte, la hispanoj, ĉar viand-manĝantoj, povis ektoleri, ŝajne sen problemoj, manĝaĵojn rezultantajn danĝeraj al praloĝantoj.

 

Konklude, en ĉiu manĝaĵ-grupo, poziciita de ni en skalo kiel pli aŭ malpli jina aŭ janga, oni povas plue fari internajn skalojn: do, ekzemple, en la frukta-fako, ĉiam jina, oni havas la plej jinan frukton kiel bananon, utiligota nur kiel kuracilo kaj, do, laŭ tre malmulta kvanto kaj en tre apartaj okazoj; ĉe la alia flanko oni havas la jangan frukton kiel pomo kiun oni trankvile povas manĝi krom en malsan-kazo. Kaj konsekvence, ĝuste pro tio, se oni malsanas ne manĝu fruktojn ĉar ili, kiel jam forta jino, aldonas tro malfacile kontroleblan energion en situacio kun antaŭaj malekvilibroj. Eventuale oni povas manĝi pomon pli jangigitan, nome kuiritan, al kiu oni aplikis la jangan kuirad-varmon; ĉar kuirita pomo iĝas bona jino, nome ne tro malekvilibriganta kaj pli bone tolerebla ankaŭ de malsaniĝintoi: ĉiukaze oni manĝu la tutan pomon, kune kun la pomkerno kaj semoj.

Altiĝo, ekspansiema kaj plilongiĝema formo, abundo je kalio estas faktoroj jinon rivelantaj. Ekzemple, laŭ formo, piro estas pli jina ol pomo, ne nur ĉar pomo konserviĝadas, sed ankaŭ ĉar en la pir-formo materiiĝas ali-energio: tiu ĉi kreskas el tigeto kaj ventumile etendiĝas: en frukto tia evidentiĝas ekspansi-forto dume pomo konstruiĝas ĉirkaŭ la tigeto enŝovanta en la frukton elmontrante, tiel, centripetan forton.

Jin-jangan klasadon oni ĉiam komprenu kaj utiligu dialektike-dinamike do, se pomoj estas normale pli jangaj ol piroj, aserto tia nek rigide nek absolute ekspluatu: ekzemple troviĝas varioj de piroj malpli kultivitaj bonaj nur bakitaj, vintre, antaŭajn monatojn rikoltitaj.

Ni diris, ke la fruktoj estas, kiel natura manĝaĵo, granda jino; sed la sintez-produktaĵoj estas ankoraŭ pli forta jino ol fruktoj. Ekzemple, sukero multe plie jinigas ol fruktoj; alkoholo estas ankoraŭ pli jina ol sukero: fakte, se sukero post malmultaj minutoj eniras la sang-cirkuladon, kaj ĉiukaze la normale sana organismo ĝin digestas sen problemoj, la alkohol-digesto tiel rapidas, ke oni perdas la sinregon; narkotaĵo injigas ankoraŭ pli ol alkoholo. Sukeron kaj alkoholon neniam oni konsideru kiel manĝaĵojn kaj, se vere oni volas ilin utiligi, tio nur eksterordinare okazu, ĉiam memorante, ke precipe en sana organismo kutiminta naturan nutradon, nenaturaj substancoj tiaj klare evidentigos sian karakterizon kiel eksplodan energion.

 

Ek de jina frukt-energio, cele al jango, oni trovas la jinan legom-energion, pli malfortan jinon ol tiun de la fruktoj. Ankaŭ inter legomoj oni trovas jin-jangan klasadon. Vidu la eblajn kriteriojn pri tia klasifikado.

Ekzemple, konsideru karoton kaj cepon, legomojn kreskantajn en la tero: la tero kaj la malalt-direkto estas jangaj dimensioj. Janga estas ankaŭ ilia konservebleco, laŭ media temperaturo, rilate al aliaj legomoj: jen ĉiuj karakterizaĵoj laŭ centripeta forto, koncentriĝema kaj daŭre konserviĝema.

 

Estas eble utiligi ankaŭ la koloron por taksi frukton aŭ legomon: melongeno, ekzemple, estas tre jina legomo tiel identiĝebla ankaŭ laŭ sia viol-koloro krom tio, ke ĝi apartenas al solanac-grupo, kiel tomato, terpomo kaj kapsiko, tropik-originaj kaj, se manĝitaj, ĉiuj acidigas sangon; el terpomoj, sunumitaj dum kelkaj tagoj, naskiĝas toksino ilin iganta ne manĝeblaj.

 

Iu asertas, ke makrobiotiko malpermesas tomatojn: tute ne, ĝi neniam kaj neniel malpermesas; ĉar ĝi, simple, estas jin-jang-klasifikado; ni selektu nutraĵojn kaj trinkaĵojn laŭ niaj kondiĉoj. Do, makrobiotiko malkonsilas tomatojn dum vintra sezono, sed oni povas somere manĝi tomatojn laŭnature kreskintajn; sed oni substreku, ke tomatoj ege malekvilibras ĉar encirkuligas troon da kalio, tial se oni ne manĝas animal-nutraĵojn estas pli bone utiligi malmultajn tomatojn, eĉ se kreskintajn en nia legom-ĝardeno.

Tio ne signifas, ke oni neniam manĝu tiajn legomojn sed, pliĝustadire, modere ilin utiligu, ĉiam laŭ jin-janga dialektiko; ekzemple, la manĝantoj animal-devenajn nutraĵojn povas tiajn legomojn senĝene uzi, kontraŭe la vegetaranoj ilin utiligu ne nur laŭ ilia natur-sezono sed, aldone, ilin kuirante kun forta jango nutraĵo kiel ovo: tiel la panumitaj melongenoj aŭ terpoma pasteĉo kiel ankaŭ tomatoj aŭ kapsikoj kun ovo povas iĝi bongusta kaj ekvilibra plado; tamen ĉiam memoru, ke utiligante ovojn produktitajn laŭ industria produktado, ni samtempe forigu industri-manĝaĵ-venenojn kune kun granda legoma jino acidigantajn la sangon. Kaj, krome, oni aliajn konsiderojn ĉiam memoru: se vere estas, ke terpomoj, tomatoj, melongenoj kaj kapsikoj apartenas al sam-legom-familio kaj ĉiuj tropik-originon havas, tamen ili distingiĝas pro malsama kapablo al netropika klimato konformiĝi: do, ekzemple, terpomo sukcesas bone kreski ĉe latitudo kaj altitudo neeblaj por la aliaj, kaj terpomoj sin tenas vivaj, vintre, dum pluraj monatoj, tiamaniere montrante jangajn karakterizaĵojn; do, oni ilin povas utiligi ne laŭ malvastigoj rilate al aliaj solanacoj; sed oni tiakaze priatentu kuir-metodojn kaj ali-nutraĵ-kunligojn zorgantajn pri la konto, ke terpomoj, ĉiukaze, malekvilibrigas la natri-kalian raporton konservendan en nia sango.

 

Ĉiuj legomoj vintre konserviĝantaj per naturaj metodoj, ekzemple per pajlo-tero-kovraĵoj aŭ, simple, per la temperaturo kaj humideco de tradicia kelo, estas jangaj inter la legomoj, do ili havigas suplan jinon, ne fortegan jinon malekvilibrigantan. Rapoj, poreoj, karotoj kaj brasikoj, plenkampe eltenantaj vintran malvarmon estas tre jangaj legomoj, havigantaj la plej suplan jinon vintre taŭgan.

Jin-jangajn klasifikadon kaj taksadon oni ĉiam intuicie kaj suple faru, ne rigide kiel la aristotela logiko de okcidenta kulturo emus fiksi. Ekzemple: ni jam substrekis, ke poreoj estas tre jangaj legomoj ĉar plenkampe ili longe povas elteni vintran froston, do ili estos tre bonaj legomoj ĝis monatoj marto kaj aprilo; kontraŭe aprilon-majon, kiam ili forte jam reprenis sian vegetan vivon evoluigontan infloreskon kaj semojn, tiun periodon ili, ekevidentigantaj forton tre kreskigantan, iĝas jina legomo el janga, sekve se oni ne bonfartas tiaj ĉi poreoj povas malekvilibri tiel kiel asparagoj utiligataj kiam ilia kresko montras la plej evidentan ekspansian forton.

Oni samajn konsiderojn povos fari pri krispaj brasikoj: ties folioj, se vintre utiligotaj, kiel legomoj estos tre “janga jino”, kontraŭe la burĝonoj printempe produktitaj de la neutiligita trunko, forlasita en la tero, materiigas pli fortan jinan energion, eĉ se ĝi neniam atingos la jinon karakterizantan nekuiritajn fruktojn.

Jenaj konsideroj povu al ĉiuj esti kompreneblai, ne nur al terkulturistoj: la troa specialiĝo karakterizanta la nunan okcidentan vivad-manieron, se unuflanke estas ĝia forto, aliflanke estas reala handikapo, ĉar ĝi emas igi la plej multajn homojn en danĝeran subordon al havantoj ekonomian celon kiel unikan parametron pri vivad-elektoj. Makrobiotikuloj, kvankam ŝatantaj la avantaĝojn sendube produktitajn de la disdivido de la laboro kaj ties specialiĝoj, neniam rezignu bazajn konojn necesajn por memmastrumadi la gravajn vivad-problemojn: do, neniam oni elektojn pri nutrado delegu al zorgantoj pli je propra kuranta konto ol nia ebla farto.

 

Nepre oni aparte traktu pri legumenacoj verŝajne ideala nutraĵo por vegetaĵanoj, ĉar ili materiigas fortan energion kiel semoj povantaj vitale konserviĝi ankaŭ plurajn jarojn, kiam ili troviĝas en ĝustaj kondiĉoj je temperaturo, sekeco kaj ŝirmataj kontraŭ insektoj de ili altirataj.

 

Tamen oni ilin modere utiligu precize ĉar ili enhavas riĉan protein-procenton, tiom ke oni ilin difinis kiel “malriĉul-viandon”. Fakte homo por vivi ne bezonas jam strukturitajn animal-vegetal-proteinojn: bezonas bazajn aminoacidojn per kiuj oni povos konstrui la proteinan elementon de la organismo. Certe oni ĉi amin-acidojn povas akiri manĝante viandon aŭ legumenacojn sed devigante je kompleksa biokemia transformo nian organismon, ĉar ĝi devos disrompi tiajn organikajn substancojn baze konsistantajn el karbono, idrogeno, oksigeno kaj azoto por obteni la esencajn amin-acidojn; biokemia transformo tia devigas al produktado de organik-forĵetaĵoj peze elprovontaj la organojn, kiuj en nia organismo forigas la skoriojn produktitajn de vital-disvolviĝoj.

Alivorte, konstrui nian korpon per viand-legumen-manĝaĵoj estas kiel konstrui domon utiligante brikojn reakiritajn el disfaligita domo: certe eblas sed alfrontante malfacilan laboron pro neceso forliberigi malnovajn brikojn de antaŭa uzita kalko. En nia organismo repurig-laboro tia, plirapidigas neeviteblan maljuniĝon de multaj organoj, aldone al la esotere certa fakto ke ĝi malfaciligas al ni kapti la plej subtilajn energiojn kaj intuiciojn konstituantajn la spiritan dimension de nia vivo.

La plurjare spertantoj bonfarton sekvan de ĝusta jin-janga ekvilibro laŭ vegetarana elekto malbone fartas pro abunda utiligo de vegetalaj proteinoj, eĉ se eldonantaj en organismo pli malgrandan kvanton da formetaĵoj ol animaldevenaj nutraĵoj. Fakte, oni sensas tiajn malsanetojn kiel malfortajn neŭralgiojn kaj reŭmat-inflamojn: tiuj ĉi, kiel gravaj malsanoj, ĉiam rezultas el samtempa eksceso de grava jango de animal-devenaj nutraĵoj kaj el samforta jino de freŝa frukto, sukero, alkoholaĵoj kaj sintezaj dolĉigiloj.

Fine, refoje, ne serĉu sojon pro ĝia pli alta proteina procento ol aliaj legumenoj, se oni vivas en lando, kie ĝi ne estas tradicia kultivaĵo: oni tiamaniere pliigos la asimilad-problemojn supre menciitajn kaj oni enfalos en pli altajn riskojn trafi en transgenajn produktojn ol legumenoj tradicie kultivataj en niaj landoj.

La supre menciitaj asimilad-problemoj forestas, kiam oni utiligas fermentitajn legumenojn kiel misoo sed oni tion ĉi pritraktos en la ĉapitro 3.8 (Receptoj).

Fine, ĉiuj integraj cerealoj alportas al ni la fundamentajn aminoacidojn kaj en tute bona condiĉo laŭ ilia utiligo. Danke al tio nia organismo ne plu devos forigi toksinojn plirapidigontajn maljunig-evoluon kaj degenerajn patologiojn. Maizo estas la sola cerealo integriĝenda per legumenac-proteinoj: ĝi estas la plej jina cerealo jarcente utiligita de praamerikanoj kune kun fazeoloj, ĉar ĝi konsistigis ilian baznutradon.

 

Skalcentre disde fortaj jino kaj jango oni ĉiujn cerealojn trovas: ek de maizo, la plej jina cerealo, ĝis fagopiro, la plej janga. Tiu ĉi, eĉ se botanike ne enlistiĝas kiel cerealo, homnutrade povas konsideriĝi kiel la plej janga vegetaĵan-nutraĵo. Cerealoj, ĝuste ĉar samtempe fruktoj kaj semoj, estas la plej ekvilibraj nutraĵoj kaj konsistigu nian ĉiutagan baznutradon.

.

Konsilantoj ĉiutage utiligi cereal-ĝermojn je si mem, ne komprenis makrobiotikajn fundamentojn: ja disigi ĝermon signifas rompi efikan ekvilibron estigitan de forta jino entenata en tre janga strukturo. Integra cerealo alportas la plej fortan kaj ekvilibran nutrad-energion al homoj, male disigita ĝermo rapide malboniĝos: ĉi estas jino ne plu armonie strukturita kun komplementa jango kai, eventuale, oni ĝin povas aparte utiligi nur kiel kuracilon ĉiam memorante ĝian neripareblan malboniĝon post malmultaj horoj. Jen kial makrobiotikulo aĉetu cereal-muelilon, ĉar integra faruno ne longe konservas siajn biologie kaj organoleptike nekompareblajn ecojn. Muelita greno ne plu estas vivanta organismo kaj plej eble frue utiliĝu: nur ĝia kuirado, pli kaj pli jangiganta,dum iutempe malrapidigos neeviteblan malboniĝon kaj ebligos ĝian kontentigan utiligadon.

Jin-janga dialektiko, ĝuste intuiciata, permesas al ni kompreni, ke integra grajno estas nutraĵo je supera ordo kiel komenco kaj fonto de individua vivo: tiele ĝi povas nutri homojn sed oni ĝin nepre “mortigu” kaj haketu per maĉado kune kun salivado por havi ĝian vivan energion -tio estas la “Solve et coagula” (Solvu kaj kondensu) laŭ alkemia tradicio-.  Muelo kaj kuirado permesas al ni eviti lacigan asimiladon de integra grajno kaj ĝin ŝanĝas, kiel panon, en sanktoferan viktimon al ni oferitan por nia evoluo. Argumentojn ĉi tiajn oni pliprofundigos en la ĉapitro 5.2 (Efikaj sugestoj).

 

Homo, kiel ĉiu ajn vivanto materiiĝanta sur la tero, ankoraŭ ne sufiĉe evoluis por vivi sen mortigi, sed li evolue atingis kritan punkton el kiu li povas, kompreninte sian rolon en Estant-manifestado, decidi ne plu interpreti nean momenton en kosma vivofluo; li povas decidi ne plu interrompi, perforte kaj kreante doloron kaj suferadon, la progresadon de vivantoj ankoraŭ evoluigontaj sian vivon. Homo, decidinte utiligi cerealojn kiel sian baznutraĵon, ne plu kreskigas mondsuferon, ĉar li utiligas vivantojn perfekte evoluintajn, de naturo oferitajn kiel sanktoferajn viktimojn. Tiel sintenante, homo partianiĝas kun la pozitivaj anĝelaj fortoj: ne ankoraŭ anĝelo ĉar la organismo pluvivas per “vampira” suĉado je vivenergio de aliaj vivantoj, sed ne plu besto estiganta suferad-mondon de kiu sin nutras la mallum-anĝeloj. Iel ĉiuj anĝelaj fortoj transrakontitaj de religioj estas subtilaj energioj ĉiunivele regantaj vivon. Diablaj fortoj haltigas kaj disfaligas vivon: eĉ tiuj ĉi necesaj, ĉar suferado estas mono per kiu oni evoluon pagas, ĝi estas energi-kvanto nepra al elektrono por salti en orbiton pli proksiman al nukleo. Estante homoj ni estas “kondamnitaj” al evoluo kaj frue aŭ malfrue ĉiuj ni elekton tian faru, kies neceson nun ĉiutage spertas laŭ niaj fartokondiĉoj. Konscie atingi fart-regadon signifas kompreni, ke bono kaj malbono interplektiĝas en la plej profundaj mondfibroj, sed oni ĉiam vivu gravan konscion tian taŭge kontrolante ambaŭ energi-formojn nin konstituantajn: ĉi estas la dia metilernado kiun certe la niĉea superhomo (laŭ la germana filozofo Niĉeo) estus estimanta.

 

Jin-janga dialektiko, ankoraŭ, pri nia neceso manĝi por vivi, klarigas: muelinte cerealon, kio estas jina procedo, kaj ĝin kuirinte, kio estas janga procedo oni atingas ĝian relativan firmecon permesantan al ni tiun senprobleme utiligi kaj eĉ panon tian superfrostigi ege plilongigante ĝian disponeblecon. Rezulto estos kontraŭa, se oni decidus superfrostigi integran farunon nur ĵus muelitan, ĉar se vere estas, ke ĝi en kondiĉo tia siajn karakterizojn konservas, kiam malfrostigita, ĝi senprokraste uziĝu, ĉar ĝia malboniĝo tre rapidiĝos. Fakte, kiam oni sinsekve muelas kaj superfrostigas farunon, seninterrompe aplikas dufoje jinigantajn procedojn: disrompon kaj superfrostigon, kaj tio estas aŭtentika troo.

 

Cereal-grupo disigas laktaĵojn, pli jin-emantajn, de la veraj kaj efektivaj fromaĝoj kiuj male estas pli jangaj ol cerealoj, do en nia laŭgrada skalo presita komence de la jena ĉapitro, ni sinsekve havos: fruktojn, legomojn, laktaĵojn, cerealojn fromaĝojn, fiŝaĵojn, viandon, ovojn. Ekzemple, pri laktaĵoj ni povas mencii jogurton, molan fromaĝon, “mozzarella” (mocarelon) kiujn, eĉ se animal-devenajn manĝaĵojn, oni povas loki inter cerealoj kaj legomoj, kontraŭe, kiel pli jangajn ekzemplojn ol cerealojn ni povas mencii fromaĝojn kiel parmezanon, grujeron, ŝafan fromaĝon kiuj, kiel ĉiuj salaj kaj maturigitaj fromaĝoj havas tre pli jangajn karakterizojn ol laktaĵoj. Apartan rimarkon oni faru pri ŝimfromaĝoj kiel “Gorgonzola”“Roquefort” konsideratajn fromaĝojn, ne laktaĵojn, sed havantajn pro siaj prilaborado kaj strukturo tre jinajn karakterizojn, do oni ilin modere utiligu.

Al atingintoj makrobiotike ĝustan ekvilibron ĉiuj konsideroj tiaj ne plu estas priopiniebla teorio, ĉar ĝi konstatiĝas en la daŭro de 48 horoj: oni plezure gustumas tre bonan ŝimfromaĝon kaj morgaŭe neeviteble havos malŝarĝan reakcion je pulm-hepat-meridianoj.

 

Okcidenta scienco, sciante ke materio estas energio, ankoraŭ ne volas akcepti, ke energio havas vivdimension, ĉar en la estiĝo karakterizanta materian nivelon ni povas trovi tian ĉi materiiĝantan energion koncentriĝeman aŭ ekspansieman: en la unua kazo temas pri janga energio nome povanta longatempe konserviĝi tiel kiel ĝi materiiĝis, en la dua kazo temas pri jina energio kontraŭe malstrukturiĝema. Do, se oni centreŭrope troviĝadas, kaj kutimas manĝi fruktojn kiel deserton, se eblas elekti inter pomo kaj banano konsideru, ke la diet-okcidenta scienco ilin distingas laŭ pezo, akvo kaj mineralaj salprocentoj, enzimoj, vitaminoj, sukeroj kaj kalorioj, kontraŭe plu forestas la makrobiotike plej grava konsidero; nome, ke pomo fariĝas per energioj-interago de medio kie oni vivadas, dume banano kreskis en tre malsama tropika klimato. Krome oni aldonu la jenan fakton: banano konstituiĝas el energio rapide malstrukturantiĝema, do jina, centrifuga energio; en la pomo materiiĝas pli daŭrema energio, do pli janga, centripeta forto tiom, ke ĝi kelkajn monatojn post ĝia maturiĝo estos tute sulkoplena sed perfekte manĝebla, eĉ ankoraŭ pli dolĉa.

Neeblas ke la ĉi du energi-materiiĝoj tiel malsamaj laŭ daŭreco povus havi en nia organismo tute neŭtran efikon.

 

Se oni sin “konstruas” per bifsteko, tiu havas fortan energion kaj tio ĉi klarigas la okcident-agresem-kulturon: ĉi estas viand-manĝul-kulturo konkerinta mondon rilate al orienta kulturo; tamen ĝi utiligas energion kreantan gravajn problemojn ĉar temas pri “esploda” energio kaj ĉiuj ni spertas ĝiajn sekvajn malfacilaĵojn; se oni sin “konstruas” per cereal-energio, oni utiligas pli trankvilan, kvietan energion: rizgrajno kaj grenero konservas dum multaj jaroj kapablon burĝoni do, analoge, oni revenas al temo pri malsameco inter pomo kaj banano: inter bifsteko medi-temperature veneniĝonta post du tagoj kaj grenero vivanta dum multaj jaroj estas minimume pridubinde aserti, ke multe pli bone estas povi permesi al si bifstekon kaj la cerealojn, eventuale, utiligi por bredi bestojn donontajn al ni bifstekojn. Ne, se oni manĝas nutraĵon tian perfekte vivantan dum multaj jaroj oni sin konstruas per malsama energio: makrobiotiko rekomendas cerealojn kiel baz-nutrad-kernon por homoj volantaj sin teni sanaj ĉar manĝaĵoj tiaj materiigas kvalit-energion diversan.

 

Se oni konsideras verajn tradici-receptojn kaj ne la grav-datreven-pladojn, oni vidas ke ĉiu regiono havas solsolajn pladojn konstituantajn ĉiutage kampul-bazdieton: tiuj ĉi plejparte baziĝadis sur cerealoj ĉar nepraj por sekurigi necesan energion je penigaj kampar-laboroj. Makrobiotikulo ĝuste povas utiligi ĉi regionajn tradici-pladojn ĉiam memorante utiligi, pri saŭcaĵoj, kondimentojn kaj legomojn ilin kunigantajn, laŭsezonajn produktojn de regiono, kie oni vivas aŭ troviĝadas.

Hodiaŭ oni jam povas trovi picejojn, spagetejojn kaj restoraciojn proponantajn cereal-pladojn tiajn, ĉar ili vere konsistigas unikan pladon solvontan nutrad-problemon dum multaj horoj kaj eĉ tuta tago al vojaĝantoj aŭ eksterhejmaj laboristoj.

Krome, se oni ankoraŭ konsideras, inter la receptoj konstituantaj tradicion de ĉiu mondregiono, la grav-datreven-pladojn, oni malkovros, ke eĉ se tiaj pladoj utiligis viandon kaj dolĉaĵojn praktike netroveblajn en la ĉiutaga malriĉul-nutrado, ĉi pladoj estas makrobiotike ekvilibraj, ĉar nek ekzistis forcejoj nek frostigiloj nek veturiloj transportantaj produktaĵojn el malproksimaj regionoj, do tiuj ĉiam utiligis laŭtempajn regionajn produktaĵojn, kaj pro tio la harmoniigoj je la diversaj pladkomponantoj estis kaj plurestas makrobiotike ĝustaj.

Oportune estas memorigi la italan okazon kiam, dum la dek naŭa jarcent-komenco la malriĉul-kamparanoj kultivantaj maizon kaj tritikon manĝadis la maizon por vendi tritikon, kiu estis pli valora: maizo estas ununura cerealo kiu, tute sola, ne sufiĉas por bonfarte vivi; ĝi, alveninte al Eŭropo post la malkovro de Ameriko nek apartenis al eŭrop-historia tradicio nek al kampula kulturo, kiu ne ankoraŭ komprenis, ke nur utiligata kun fazeoloj ĝi iĝas completa nutraĵo, kiel ek de pluraj jarcentoj oni sciis ĉe la amerikaj regionoj el kiuj ĉi cerealo venis.

 

Grave estas substreki, ke hodiaŭe oni preskaŭ ĉiam utiligas rafinitajn cerealojn: ĉikaze nepre negative komprenu la vorton “rafinitaj”, ĉar tiele rafinitaj farunoj utiligataj por nia nutrado estas senvivigitaj kaj ĉar al ili oni konservilojn aldonis; do ni povas aserti, ke la nutraĵo provizita de teknologi-okcidenta vivmaniero ne nur konstituiĝas de kadavroj sed eĉ de mumiigitaj kadavroj.

Kontraŭe oni manĝu ankoraŭ vivajn cerealojn kapablajn alporti plenenergion: jen do, ekzemple, kiam makrobiotikuloj parolas pri cerealoj, ili ĉiam intencas la nerafinitajn grajnojn ankoraŭ kapablajn burĝoni.

Ankaŭ pano povas esti forta kaj ekvilibra nutraĵo, kiel ĝi estis dum jarcentoj, sed kiu volas konservi aŭ reakiri sian sanon, tiu ĝin aŭtonomie produktu pro la fakto, ke la nivelo de tiu surmerkatigata nutraĵo hodiaŭe estas malbonega. Do makrobiotikulo necese aĉetu muelilon ĉar nerafinita faruno, sen kemiaj aldonaĵoj, vere difektiĝas dum malmultaj horoj, ĉar muelado ŝanĝas grajnon el energie forta kaj ekvilibra vivanto en kadavron ne plu originajn karakterizojn havantan.

Eĉ se hodiaŭ oni ankoraŭ povas trovi panbakiston tradicie laborantan, malfacile trovas en vendejoj freŝ-integran farunon kian hejma muelado povas certigi. Havante muelilon oni produktos al si bonan farunon por fari fermentitan panon aŭ, pli bone dum iu malsano, sengistan panon konservantan ĉiujn nutraĵojn el kompleta grajno.

Oni jam asertis, ke progresante, sur nia valor-skalo, al jango ek de cerealoj troviĝas fromaĝoj kaj fiŝoj, poste viando kaj ovoj, taksitaj kiel la plej janga natural-manĝaĵo por hom-nutrado.

 

En la du gamekstremaĵoj, ne plu kiel nutraĵoj sed kiel kondimentoj, troviĝas salo kaj sukero respektive kiel granda jango kaj granda jino kaj, ĝuste ĉar grandaj ekstremaĵoj, oni ilin povas utiligi por bloki biodegradiĝemajn procezojn: do per salo konserviĝas viando, per sukero konserviĝas fruktoj, sed ambaŭ procedoj respektive plue jangigas aŭ jinigas nutraĵojn.

Sen sukero oni povas vivi ne sen salo estante vegetaĵanoj, sed oni ĉiam ĝin inteligente utiligu memorante la makrobiotikan aserton, ke se unu semajnon eĉ unufoje oni manĝas animal-devenan nutraĵon, kiel ekzemple ovojn, viandon, fromaĝojn, fiŝojn oni ne plu utiligu salon dum ĉi semajno: ĝi estas korekta regulo utiligebla kiam oni makrobiotikan nutradon komencas, ĉar en organismo akumuliĝis mineralaj saloj el antaŭa dieto riĉa je animal-devenaj nutraĵoj; sed poste, se ni iĝis vegetaĵanoj, salo plue necesas. Saleco de nia sango memorigas marakvon el kiu ni evolue devenas: salo fariĝu grava elemento en vegetaĵana dieto kaj ĝi estu integra salo, la nerafinita salo: rilate al natria klorido normale vendata kiel kuirad-salo ĝi estas malpli salgusta kaj pli amareta, ĉar ĝi ne konstituiĝas nur el natria klorido sed ankaŭ el ĉiuj saloj solvitaj en la marakvo: do ĝi povas alporti la elementojn mankantajn post utiligado de rafinitaj nutraĵoj. Kiam ni fariĝas makrobiotikuloj ne plu komprenas kial oni aĉetu en apoteko aŭ en pordieta butiko branon, magnesi-kalci-…pilolojn, oni altpreze aĉetu vitamin-salajn integratorojn kiam sufiĉas uzi integran salon, biologi-nerafinitajn cerealojn kaj laŭsezonajn legomojn por solvi ĉiujn priplenditajn malekvilibrojn.

 

Regulo eble proksimuma sed efika por jin-jange klasifiki nutraĵojn povas sinteziĝi per aserto tia: entute, ĉiuj animal-devenaj nutraĵoj havas plian jangan energion, ĉiuj vegetal-devenaj nutraĵoj distingiĝas per plia jina energio, la cerealoj, centrestante, konstituas tre bona ekvilibro inter la du fortoj.

Aserto tia ĉar cerealoj  estas la vegetala vivoformo plej kompakta pro tio ke , kiel semoj, ili entenas kondensitan tutplenan kreskaĵ-vivon en ĝia plej janga momento: fakte la grajnoj de tritiko, rizo, hordeo, sekalo, aveno, milio, maizo havas vivforton konserviĝantan dum multaj jaroj kaj eĉ jarcentoj.

Makrobiotiko klarigas, ke se homo sin “konstruadas” per energio tia li uzas tiun plej daŭran kaj konstantan por li disponeblan, ĉar ĝi devenas de vivantoj nature kapablaj tiom longatempe vivi. Bifsteko donas energion multe pli rapide manifestiĝantan en nia organismo sed, senkonsidere al etikaj pripensadoj, ĝi kreas duoblan sanproblemon: unuflanke, ĝuste pro sia manifestad-rapido, ĝi malfacile reekvilibriĝas ĉar oni soifos kaj, do, trinkos sed soifo tia ankaŭ karakteriziĝos laŭ emo al sukeraj kaj alkoholaj trinkaĵoj; aliflanke viand-nutraĵo kreos en organismo labor-superŝarĝon kaŭze de troa toksin-forigo de ĝi produktita dum metabol-procedo kaj aldone, estonte, oni riskos gravajn patologiojn je renoj, intesto, hepato kaj pulmoj.

 

Ĉu estas hodiaŭ ridinda la pasintjarcenta certeco atribuanta afrodiziigan povon al ovoj? Fakte nuntempe nepropra aserto ĉar oni, estante tiel taŭzita pro nenaturaj kaj troenergidonaj nutraĵoj, volante senti  iun efikon je seksa povo nepre sinturnu al kemio, ĉar oni estis mense tro ekcitita per daŭra utiligo de erotika deziro je reklama dimensio kaj, samtempe, fiziologie kapabla, nur en la plej bona kondiĉo, havi performancojn rapidajn kaj perfort-efemerajn kiel la nutraĵ-energion alportitan de la teknologi-okcidenta civilizo. Atinginte bonan makrobiotikan ekvilibron se iu estas vegetarano, tiu ekkonscias, ke li povas unufoje manĝi en la tago estante kapabla, morgaŭe, dum pli ol dek horoj grimpi nepre senmanĝi kaj eĉ sen akvon trinki. Kiam en kondiĉoj tiaj oni estas, seksa dimensio serenece viviĝas kaj ĝi neniam atingas la obsedan eksciteblecon nuntempe specifan; ankoraŭ, oni plu sensas influon de natur-sezon-cikloj kaj de la lun-fazoj kaj seksa aktivado konstituas, inter la multaj aliaj, tre agrablan vivad-momenton: kiu opinias neloga tian ĉi perspektivon povas trankvile plumanĝadi bifstekojn kaj glaciaĵojn.

Tamen se oni iĝas vegetaĵano, kaj post kelkaj monatoj, foriginte en sia dieto ovojn, tiujn manĝos, tuj spertos plian seksan povon alportatan de ĉi manĝaĵo. Tiakaze, krome, makrobiotiko substrekas, ke ideal-ovo estas tiu fekundigita je teroskrapanta kokino nome vivanta kun koko: ĉi tia ovo estas nature tre disponebla praktike nur en printempa sezono ĉar kokinoj nature breditaj en ĉi sezono ovojn produktas kaj poste draste reduktos produktadon. En hodiaŭaj industriaj bredejoj kokinoj ĉiutage ovojn produktas kaj ĉesiginte tiun ritmon ili tujtuje buĉiĝos, ĉar ne plu rentumas, krome la produktad-periodo estas artefarite, absurde kaj neakcepteble prokrastigata: oni kokinojn enfermigas en kaĝo, kie ili eĉ ne turniĝi povas kaj, samtempe, estas stimulataj per hormonoj kaj sisteme traktiĝas per antibiotikoj: do hodiaŭaj ovoj estas duoble danĝeraj, ĉar tiele ili estas tre janga nutraĵo enhavanta koncentron je kemiaĵoj, ĉiuj tre jinaj, utiligataj  en la nenatura bredado de ĉi bestoj.

Fine, plua precizigo pri ovoj fekundigitaj konsilataj de makrobiotiko.

Ovo, per la fekundigo de koko, iĝas individu-igata (“individu-ig-ata”, laŭ la filozofia nuanco) vivocentro kaj sekve energie aldonanta bazan vivoprincipon: en nian organismon ne nur kemiaj materialoj utiligeblaj por konstruado de novaj ĉeloj eniras, sed ankaŭ plifortigiĝas la ĉela propulscentro. Elektantoj vegetaĵismon laŭ filozofi-esoteraj kialoj ne bezonas manĝi fekundigitajn ovojn por energion tian havi, ĉar oni saman rezulton atingas manĝinte integrajn cerealojn, karoton, cepon, rapon, …, plue, kun certeco ke la vivofonto plifortiĝas alportinte pli malgrandan suferadon en la mondon. Krome, kiel makrobiotikulo ne ankoraŭ celanta atingi specifintuiciajn nivelojn serĉos fekundigitajn ovojn, tiel vegetaĵ-makrobiotikulo pri elektaj cerealoj kaj legomoj ne forĵetos, kiel ofte okazas, eĉ komponantojn en kiuj pliklare kondensiĝas origina vivoprincipo. Ŝekve, kiam li kuiras kukurbon ne forĵetu semojn utiligotajn iom post iom kaj laŭ etaj dozoj dum la tuta jaro; kiam li pretigas salaton ne uzu nur foliojn, sed li manĝu ankaŭ radikan kolon el kiu ili ĉerpas vivopovon; ĉi makrobiotikulo analoge kondutu pri karotoj, rafanetoj, poreoj, … . Kompreneble la pladgusto tiel pretigita estos malsama, sed ankaŭ tre malsama estos la energio konsistigonta nian memkonsciecon.

 

Kiu makrobiotike ŝanĝis sian vivon konsideras baza la filozofion inspirantan la koncernan nutradon; akirintoj la filozofian konscion pri la unikeco de la Esto -ĉi tie oni substrekas la esoteran mesaĝon de la vortoj de Jesuo Kristo en la Lasta Vespermanĝo- tiu perfekte komprenas, ke la perforto kaj la suferado karakterizantaj la rilatojn inter la nuntempaj homoj grandaparte estas konsekvenco kaj karmo pagendaj. Karmo al ni devenanta ankaŭ pro brutaleco kaj nesentemo de tiuj homoj, kiuj, por kontentigi sian manĝo-guston, tute senĝene utiligas vivantojn jam tiel proksimajn al homevolua nivelo.

Samtempe tiu homo tre klare intuicias la veran kaŭzon de nuntempaj tiel oftaj degeneraj malsanoj. Ekzemple, konsideru la du nutraĵojn ĉe la okcidenta kulturo hodiaŭ kutime utiligatajn por la infanoj, kiel industri-dolĉaĵojn kaj viandon.

Bona marmelado, produktita per biologie kultivita frukto kaj konservita sub vakuo post sterilizado, estas manĝebla produktaĵo, sed makrobiotiko konsilas ĝin modere utiligi. Ekzemple, oni povas per ĝi dolĉigi someran trinkaĵon: taso da malvarma teo dolĉigita per du kuleretoj de tia marmelado permesas al iu ajn sana infano senprobleme digesti la betsukeron aldonitan al frukta konservaĵo, ĉar ĝi diluiĝas en la trinkaĵo: tiel la fortega suker-jino mildiĝas kaj senprobleme partoprenas en la vivenergia fluo de la infano.

Marmelad-utiligo kiel dolĉigilo laŭ etaj dozoj diluitaj en trinkaĵo hodiaŭ perpleksigas kaj ŝajnas ridinda, ĉar oni kutime utiligas trinkaĵojn kemie dolĉigitajn laŭ multe pli forta dolĉintenso: ĉi “dolĉaĵ-neceso” ankaŭ kaj ĉefe manifestiĝas kaŭze de troa jang-nutraĵo kiel viando aŭ eĉ kemi-peklita viando. Tiukaze en la organismo interagas du grandaj kaj malaj fortoj: la eksplodema jina energio de troaj dolĉaĵoj kontraŭas la aliajn kaj malajn energiojn de grasriĉaj industri-nutraĵoj kaj de tiuj neutile fortaj kaj malutile koncentritaj de bifsteko aŭ kemi-peklita viando, kolbaso, salamo, ktp… .

La kontraŭoksidaj konserviloj entenataj kaj en trinkaĵoj kaj en industri-nutraĵoj eniras en vivantan organismon kaj tie kontraŭas, ĝuste kiel konserviloj, en la digestad-asimilad-procezoj kiuj estas rapidigitaj biodegradiĝ-procezoj tiele natur-strukture aranĝitaj por utiligi la energion liberiĝantan laŭ ĉi procezoj. Ĉikaze la forta energio de animal-nutraĵoj, preskaŭ neniam utiligata en situacioj povantaj ĝin parte senkulpigi kiel medi-kondiĉoj je granda malvarmo aŭ fizika laborego, kreas malbonan sinergion eĉ pli gravan pro sukeraĵ-efiko: en tiu ĉi kunteksto, jam tiel malutila al la vivanta organismo, la efiko de nutraĵ-konservigiloj havas eksplodajn karakterizaĵojn.

Se oni volus utiligi ekzemplon, oni povus kompari la diluitan marmeladon en taso da teo kiel plenkuleron da pulvo kiu sendamaĝe brulas en libera aero. Se, en vivanta organismo ĉeestas malaj fortaj energioj kiel simplaj sukeroj kun viando, konservigiloj, troa salo, … naskiĝas kondiĉoj analogaj al tiu kiam pulvo estas enfermita en ujo malebliganta ekspansion de gasoj naskitaj de ĝia brulado: tial ke en vivanta organismo, kiu nur parte povas kontroli la energi-fluon, energi-miksaĵo tia startigas tro intensan kaj rapidan procezon, do la situacio iĝas neeltenebla. Jen kial, post la plua konsidero ke ĉi tiom ripetiĝas dum la tagoj, kaj tre ofte en kunteksto de eksteraj poluad-faktoroj febligantaj la normalajn homŝirmojn, frue aŭ malfrue rompiĝas la mekanismoj pri memdefendo kaj pri toksin-liberiĝo de sana organismo kaj naskiĝas nekontroleblaj reagoj disfaligontaj la organojn kaj la histojn genetike pli malfortajn de ĉiu homo.

Oni povas utiligi bildon eble malrespektan sed efikan pri ĉi temo. Homa korpo kaj tiu de ĉiu vivanto povas vidiĝi kiel materiiĝo de energio naskiĝanta ene de “tubo” startanta de buŝo kaj kuniganta anuson. En ĉi tiu tubvakuo el nutraĵoi ekestas energio strukture aranĝiĝonta ĉirkaŭ ĉi tubvakuo laŭ reguloj rafiniĝintaj kaj stabiliĝintaj per evoluo dum milionoj da jaroj. Esotere la origino de tiuj ĉi mekanismoj lokiĝas en la “subtilaj korpoj”, sed scienco asertas genetikan mapon formantan la fizikan korpon per la energio liberiĝanta ĉirkaŭ ĉi tubvakuo, kiu estas tute aŭtentika “nigra truo” kien nutraĵ-materio malaperas el event-horizonto; do ĉiun misformaĵon oni vidu kiel rezulton de energi-manko aŭ eksceso. La jin-jang-troaĵoj enmetitaj en ĉi digestiga tubvakuo siajn potencialojn nepre devas esprimi kaj, kiam oni naturajn unuopulajn karakterizojn transpasas, la eĉ malrigidaj memautomat-reguligaj mekanismoj rompiĝas, kaj en organismo konkrete montriĝas patologioj ĉe la plej genetike malfortaj organoj sinsekve eluzitaj pro la rutinemaj malekvilibrantaj manĝokutimoj.

 

Ni plue traktu pri jangaj animal-devenaj nutraĵoj. Fromaĝo estas malpli janga ol viando: jen  kial fromaĝo konserviĝas kaj eĉ la tempo ĝin maturigas kaj plue saporigas dume viando, kiel biologie ekstrema jango, pro la “estiĝ-leĝo” rapide ŝanĝiĝemas al sia malo. Ni jam substrekis ke, por viandon konservi, oni devas utiligi specialajn teknikojn kiel pekladon, sekigon, fumaĵadon kaj olean, grasan aŭ salakvan mergiĝon ofte utiligante eĉ kemiajn produktojn kaj spicaĵojn: do oni havas manĝaĵon praktike mumiigitan. Tiu-ĉi en vivanta organismo iĝos grava ĝenelemento ĉar la sanga cirkulado, distribuanta oksigenon kaj nutrajn elementojn en ĉiujn ĉelojn, fariĝas vera kloako kie la organismo forigos ankaŭ ĉi produktojn blokintajn en kadavra viando la naturan biodegradiĝeman procezon.

Laŭ ĉi konsideroj makrobiotikulo kompreninta la esoteran mesaĝon unuflanke ne plu manĝos freŝan kaj ĉefe “mumiigitan” viandon aliflanke malofte utiligos tre konservitajn kaj akrajn fromaĝojn. Fakte li scias, ke nia sango kiam pli da toksinoj devas forigi tiam malpli povos helpi konstruadon de sanaj ĉeloj povantaj al ni ebligi pli altajn pensad-nivelojn. Kiu jam de longe aplikis la makrobiotik-regulojn jam memspertis, ke la repurigita organismo –post limo de dudek kvar aŭ maksimume kvardek ok horoj- ĉiam atentigas pri toksin-forigo kiam en dieto ĉeestas iu ajn akra aŭ fermentita fromaĝo.

Ankoraŭ pri la viando: kiam oni proponas al ni utiligi tian nutradon, ni ĉiam ekmemoru, ke viando medi-temperature, post malmultaj horoj, ekputras fortegajn toksinojn liberigante eĉ ne trudsubiĝinta al agresivaj  kemi-fizikaj detru-procezoj karakterizantaj disvolviĝon de la digesto; krome, en nia korpo, antaŭ ol ĝiaj fekaĵoj povus esti forelpelitaj almenaŭ tridek ses horoj forpasas: pruve nature karnovoraj bestoj havas inteston multe pli mallongan ol la nia rilate al la reciprokaj korpaj dimensioj. Unu inter tipaj malsanoj, naskiĝintaj el kutimo manĝi ĉiam pli rafinitajn nutraĵojn, estas konstipo kiu, siavice, kaŭzas la pli kaj pli multnombrajn intestajn kancerojn.

En iu ajn viando aktiviĝas, ek de la best-mortigo, natura biodegradiĝema procezo kaj, ĝuste pro tio, eĉ post la klopodoj haltigi ĉi procezon per tradiciaj teknologioj kiel pekligado aŭ per modernaj teknologioj kiel superfrostigo, la rezultoj ĉiam estas relativaj kaj nia organismo submetas sin al grava purigad-laboro: fakte, viand-manĝulo havas ekskrementojn, urinon kaj ŝviton multe pli akrodorajn. Male ni povas tranĉi cepon, karoton, terpomon, … en plurajn erojn sed tiaj ĉi se eĉ parte enhavas radik-zoneton kun burĝono konservas sian vivkapablon tiom ke, se ili kelkajn tagojn restadas en fridujo, ni konstatas ke ili ekburĝonas, kaj se ni ilin enterigus tiuj ĉi montrus kapablon repreni sian vivciklon: ili estas vivaj, ne ankoraŭ kadavroj.

Lastatempe pli kaj pli disvastiĝas utiligo de terpomoj, cepoj askalonoj, … surradiitaj por malebligi ilian ĝermadon: ne ĉiam en la indikoj sur la pakumo oni deklaras ĉi “konservil-procezon”. Normala cepo, post kelkaj monatoj el rikolto, povas havi eksteran parton ekputrantan sed ĝia burĝono estas viva kaj eĉ ĝermema kaj pli disvolviĝema, male, en la surradiitaj legomoj estas ĝuste la burĝono unue putronta. Opinii, ke por nia bonsano, la utiligo de ĉi priskribitaj legomoj tiaj nepre seninflue estas, prezentiĝas kiel kulpa neglektemo referencanta, ankoraŭ, al la facilanimeco per kiu oni enmetas en merkaton la genetike modifitajn produktaĵojn.

 

Ene de tiu ĉi temo ni ankoraŭ substreku: en la konsum-civilizo oni dividas homaron en du partojn: la ne havantoj por sufiĉe vivi kaj tiuj havantaj eĉ la superfluon. Tiuj ĉi naskis merkaton tian kie oni necese kreas, en la industria nutrad-produktado, grandan kvanton da formetaĵoj ne havantaj eksterajn karakterizojn pravigantajn profitdonajn prezojn, do kiam oni ekzemple aĉetas karot-paketon ĉiam trovos unuformajn legomojn. Fakte, la industria produktado alimaniere utiligas karotojn ne vendeblajn pro siaj formo kaj dimensio ilin transformante en konservitajn produktojn kiel legomojn pecetigitajn. Tamen la tiel nomata merkato fine devigis konsumantojn malakcepti produktaĵojn ne havantajn bonajn dimension kaj formon, sekve ĉi tiu kreis veran sensentan refuzon pri kondutoj, ankoraŭ en ĉirkaŭ la duono de la dek naŭa jarcento en Eŭropo, konstituantaj ĉiutagan rutinon ĉe familio kaj instruado en deviga lernejo.

Oni kreskis lerninte respekti pecon da pano neniam forĵetendan, oni ĝistere kliniĝis por reakiri malnovan najlon, oni modere utiligis akvon ĉar ekmemoris kiam ĝi pene eltiriĝis el puto per sitelo. En kunteksto tia, kiam oni en legomĝardeno rikoltis terpomojn aŭ karotojn nenio forĵetiĝis ĉar kunikloj, kokinoj, porko, … reciklis ankaŭ la plej malgrandajn ekzemplerojn. Hodiaŭ en la tiel nomataj evoluintaj landoj reciklo tia preskaŭ ne plu ekzistas ĉar ĝin aplikas homoj pli kaj pli maljunaj kaj marĝenigitaj.

Nu, makrobiotikulo restarigas ĉi tiajn kondutojn: se li ne tiel teniĝas, li nek komprenis nek asimilis veran makrobiotikan spiriton, kaj fine sin retrovos en amaso stultiĝanta antaŭ televidilo. Makrobiotikulo ne intencas bredi kuniklojn aŭ porkon sed absolute rekuperas vivrespekton kiun niaj avoj akiris el malfacilaj kondiĉoj de sia vivado. Makrobiotikulo ne forĵetas maldiketan karoton ĉar li vidas en ĝi vivprojekton: li lavos karoton per broseto kaj ĝin utiligos je salato: tiele ĉi vivoformo, eĉ se eta kaj ŝajne malbon-sukcesa kontribuos per sia energio al nia evoluo kaj eĉ energio tia estos pli bona ol tiu devenebla el granda karoto produktita en forcejo kaj tie devigita nenature kreski per kemiaj fekundigiloj.

Tiu ĉi respekto pri iu ajn vivoformo, kiun ankaŭ nia vivo esprimas, bone interpretas la esoteran signifon de la evangelia aserto, ke oni kion faros al la plej malgranda estaĵo tion estos faronta al Dio mem.

Je la 18-jarcenta fino maljuna ruĝhaŭtulestro vidinte vivmanieron de blankhomoj en iliaj urboj diris, ke civilizo tia mortintus sufokita per siaj forĵetaĵoj; tiam li certe ne povis imagi forigendan plutonion kiel flankan produktaĵon de nukleaj centraloj kaj atom-bomboj, sed el la malestimo pri aĵetoj de li ĉiam respektataj eltiris tian konkludon, kiun hodiaŭ ni drame spertas kiel konkretan problemon.

 

Decidinte forigi animal-nutraĵojn multatempe oni longe havas jangan forigendan restaĵon, do senkonsekvence oni eblos utiligi tre jinajn nutraĵojn kiel vinon, dolĉaĵojn, marmeladojn verŝajne ĉar mem faritajn sed, de longe fariĝinte vegetarano, oni spertas grandegan malsamecon pri sia bonfarto inter dolĉaĵoj nature poduktitaj, kiel ekzemple frukto-kuirado kun iom da salo kaj la artefarita dolĉaĵo, ekzemple la frukto-kuirado kun sukero; ĉiam pri konkretaj ekzemploj, oni modere utiligu vinon eĉ se nature produktitan, klare ke tio ne estas vino kun kontrolita laŭorigina nomo sed, simple, la vino akirita per vinber-fermentado, nepre sen kemiaj konserviloj aŭ korektil-plibonigiloj.

Grava estas ankoraŭ unufoje precizigo tia: makrobiotika dieto ne malpermesas viandon manĝi, sed pli ĝustadire ovojn kai viandon de bestoj hodiaŭ industri-breditaj, plue, disponante pri nepoluitaj fiŝoj kaj bestoj, fojfoje oni ilin povos utiligi eĉ se por substreki specialajn datrevenojn. Makrobiotiko ne malpermesas animal-devenajn nutraĵojn sed la makrobiotika vivad-filozofio malkonsilas ilin ĉar fortajn jangojn, sekve, grandan jangon tian oni necese ekvilibrigu per multaj legomoj eĉ per nekuiritaj fruktoj, per bona vino …, tamen ni revenu al baskula-temo: ju pli oni malproksimiĝas de la centra pivoto des pli la ekvilibro iĝas nestabila kaj malfacile tenebla.

Tio ĉi post mallonga tempo.

Ĉi procezo de laŭgrada purigo koncernanta la fizikan organismon kaj la “subtilajn korpojn” ĉiam reciproke interrilatajn, post longa tempo nin radikale transformos: tiam ni estintos kanaloj montrantaj supernivelajn energiojn kaj, tiel iĝante, ni laboros por konstrui pli bonan mondon.

 

Tiukaze ni apreziĝos ne laŭ niaj kapabloj fari, diri aŭ skribi sed pli ĝustadire kiel trovintoj forton iĝi pli evoluintaj kanaloj tra kiuj fluas kaj elradiiĝas la kreantaj energioj anstataŭ ol momentoj en kiuj efektiviĝas la ankaŭ necesaj detruantaj energioj .

La Biblikredantoj legu la unuan ĉapitron de Danielolibro.

 

 

 

--------------

Kontrolo:  Aldo Mantovani

Revizio:  Luciano Mantaut  (Luĉjano Mantoo)