3.3 – Sintezaj prikonsideroj            (.htm)

 

 

La konsilataj manĝaĵoj laŭ la fundamentaj makrobiotikaj reguloj estas la plej facile disponeblaj por la malriĉuloj dum la pasinteco; ĉi tio, ĉar la dieto baziĝas sur cerealoj kaj laŭsezonaj legomoj kaj fruktoj. La taŭgaj manĝaĵoj estas nature produktataj laŭ klimato kaj lando kie oni vivadas: tiuj ĉi estas manĝaĵoj elektendaj laŭ niaj farto kaj vivomaniero.

Oni hodiaŭ vivadas, precipe en la urboj, tiel, ke oni ne plu distingas kiuj estas laŭsezonaj legomoj. Ekzemple, imagu esti en la centra Eŭropo: povas okazi, printempe, je la aĉetado ĉe legom-bazaro vidi vendobenkon de legomoj garantiitaj kiel biologiaj kaj naturaj, kaj tie trovi kukurbetojn kaj tomatojn vendatajn plialtapreze ol analogajn legomojn ĉe apuda vendobenko, sen etikedo ilin deklaranta biologiaj kaj naturaj: makrobiotike eblus ilin akcepti kiel biologiaj pro tio, ke ne estas uzitaj senherbigiloj, kemia grundofekundigilo kaj kontraŭparazitaĵoj, sed ilin oni ne konsideru naturaj produktoj, ĉar naturaj, por makrobiotikulo, signifas kreskintaj laŭ la propra klimato de la regiono kie oni vivas; do sen forcejoj kreantaj nenaturan temperaturon: printempe centreŭrope kukurbetoj kaj tomatoj povas esti produktitaj nur en varmejoj: do ili estas manĝaĵoj, eĉ se kultivitaj sen pesticidoj, fitokuraciloj kaj kemi-fekundigaĵoj, ne bonfartigantaj ĉar ili, ne produktitaj laŭ la klimato kie fakte oni vivas, malekvilibrigas. Pro la sama motivo malekvilibrigas utiligi eĉ naturajn produktaĵojn sed en aliaj latitudoj: kukurbetoj kultivitaj plenkampe en Nordafriko ne povas esti ekvilibra manĝaĵo por vivantoj en centra Eŭropo kiam, tie, kukurbetojn nur oni povas semi.

Kial ni ilin manĝas ne malsaniĝante? Ĉar ni estas ege jangemaj pro uzado de elanimalaj manĝaĵoj kaj pro niaj aktualaj vivkondiĉoj, sekve ni povas trankvile plenvintre manĝi eĉ la tomatojn. Ni havas tian ŝajnan imunecon mirŝokigintan Aztekojn, Inkaojn, Majaojn kiam ili vidis Hispanojn kaj eŭropanojn : tiuj ĉi estis konsideritaj duondioj ĉar ili ne nur havis ĉevalon kaj arkebuzon sed ankaŭ ĉar trankvile manĝadis terpomojn kai tomatojn oferitajn de la indiĝenoj malsanig-cele: la indiĝenoj konis tiajn nutraĵojn kiel malekvilibrigantajn ne ilin povantaj manĝi pli ol certakvante. La blankaj homoj el maro alvenintaj gustumis tiajn legomojn, kiuj estas manĝaĵoj je novaj gustoj; la blankaj homoj tre manĝis da ili sen problemoj, ĉar la novaj venintoj estis ege pli jangaj; la indiĝenoj havantaj plejparte vegetaranan dieton ne estis tiel jangaj por elteni grandan kvanton da jina potenco materiiĝanta en tiaj legomoj, dume la novaj venintoj ĝin allasis al si.

Hodiaŭ, ankaŭ ni povas allasi al ni tiajn legomojn: pro ĉiutaga vianda dieto ni trankvile plenvintre povas manĝi tomatan salaton; krom tio ni vivas en domoj hejtigataj per termosifono do, nin defendanta, en janga medio.

Analizante la tipajn malriĉajn manĝaĵojn de kamparanoj el ĉiu mondregiono, tiujn per kiuj la kampuloj ĉiutage vivadis, oni konstatas, ke tiuj estis pladoj makrobiotike perfektaj, ĉar oni manĝis tion produktitan ĝustatempe de la tero: ne ekzistis fridujoj, rapidaj veturiloj, superfrostaĵoj, liofilizaĵoj,... do, ili ne povis erari.

Eskimoj neniam havis malvarmumon, gripon aŭ pulmiton ĝis alveno de ĉokolado kaj alkoholaĵoj kaj, ek de tiam, ankaŭ ili ekhavis spirsistemo-malsanojn; post la dudek-jarcenta duono, kune kun manĝaĵoj industrie produktitaj enhavantaj kemiajn aldonaĵojn kaj konservilojn, ankaŭ ekestis renaj kaj koraj malsanoj antaŭe forestantaj ĉe ili: malfacile estas trovi ekvilibron pri manĝaĵoj nekonataj kaj specifaj de aliaj vivkulturoj enhavantaj, krome, kemiaĵojn  malfaciligantajn naturajn biodegradigajn funkciojn.

Malkovri la makrobiotikajn principojn signifas reiri en la naturajn ciklojn kaj korekte uzi iliajn energiojn; homo estas la sola malsaniĝebla animalo. Atentu: ni parolas, kompreneble, pri sovaĝaj bestoj, kiuj aŭ naskiĝas genetike pli malfortaj kaj, do, mortas pro natura selektado, aŭ vundiĝas pro akcidento aŭ per la transvivo-lukto: ankaŭ tigro povas havi vunditan piedon per pikilo, sed neniam ni trovos dingon, leonon, tigron je dikiĝinta hepato kian havas nia hundeto al kiu ni donadas biskvitojn.

Ek de la dua duono de la dudeka jarcento eĉ la sovaĝaj bestoj estas trafataj de degeneraj malsanoj, pro tio, ke ni poluis la tutan planedon.

La okcidenta kulturo ne nur nin kondukis ekstremigi, ilin disigante, la malajn-komplementajn principojn de bono kaj malbono sed, ŝanĝante la naturajn mediajn ekvilibrojn, tio naskis eĉ la premisojn por la progresigo de pli kaj pli virulentaj patogenaj mikroboj.

Makrobiotikulo, male, rekuperas alian rilaton kun la realo neniam vidata kiel malamika aŭ mispatrina: li sin konfidas al ĝi, memkonscia ke naturaj leĝoj nur trovendaj estas por ilin atente sekvi.

Jen konkreta ekzemplo.

La regulo, laŭ kiu nutraĵo estu pretigata en pura medio, estas nepre akceptinda de la makrobiotika teorio, sed ĝi estas kohere enmetata en filozofan priparoladon pri la tuta mondkoncepto. En la nuntempa okcidenta kulturo pretigi nutraĵojn laŭ purec-reguloj signifas difini precisajn normojn rigid-mense aplikotajn, kie fundamentaj leĝoj estas ne nur la centimetroj de minimuma alteco de kahelaro ĉe la kuirej-muroj, la kuirej-planko oni eble utiligu fiksitajn purig-procedurojn, sed ankaŭ la minimuma temperaturo de varma akvo ĉiam disponebla en la tubaroj, la nea rezulto de la normigitaj analizoj periode ripetataj, ... .

 

Makrobiotiko ne malŝatas tiajn parametrojn, sed ĝi samtempe substrekas, ke la kuiristaj menskondiĉoj estas nepre gravaj: la manoj knedantaj panon, lavantaj kaj tranĉantaj legomojn, tiel kiel la pensoj de ĉiuj destinitaj por la nutraĵ-produktado ĝin intensigas per vibroj eble pozitivaj aŭ negativaj: person-pureco samtempe estu interna kaj ekstera, koncerne la ekologiajn problemojn, do oni ne lavu legomojn utiligante dekojn da akvolitroj por forigi ĉiun minimuman polveron, ĉar serĉadi la maksimuman purecon implikas timon pri vivantoj kunekzistantaj kun ni en la mondo kaj havantaj en la realo taskon racie neforigeblan al universala harmonio.

La nutraĵo pretigata per asepsa labor-ciklo de granda moderna industrio dum, unuflanke, nin kaptas en venen-kaptilo per konserviloj, densigiloj, emulsiigaĵoj, kolorigiloj, dolĉigaĵoj, ... ĉiuj utiligataj plenrespekte de internaciaj leĝoj, aliflanke ĝi pli kaj pli nin progresigas ne utiligi la reagivon de nia organismo maturigitan dum la fluo de milionoj da jaroj. Manĝaĵo pretigata de ni mem, intertempe acidiĝanta kaj ŝanĝanta saporon, ĉar ĝi ne enhavas tiajn aĵojn artefarite malhelpantajn ĝian naturan biodegradiĝon, estas natura vakcino taŭge plifortiganta niajn kapablojn interagi kun la tuta realo. Same kiel omeopatie legomoj ne trolavitaj ĝis tre pura akvo ekkuracivas, tiel ankaŭ estas la fermentado de integra faruno antaŭe ne sterilizita: ĉi tiuj eble trejnos naturajn sinŝirmojn de la organismo stimulata de eventualaj faktoroj potenciale danĝeraj kaj tamen igita malpli agresiva pro la alta kuir-temperaturo.

Makrobiotiko instruas, ke manĝante kaj trinkante de naturo oferojn sciante elekti laŭ jin/janga valoroj de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, oni ne plu malsaniĝos aŭ minimume, oni povos sin mem pli bone defendi kontraŭ la agresemo de poluaj faktoroj kies influon oni ne povas eviti: tio ĉar neniam oni troigos kaj estos nia organismo mem dononta al ni la sufiĉajn alarm-signalojn al netranspaso de tolereblaj sojloj inter la du malaj energi-formoj. Samtempe makrobiotiko substrekas, ke, se teorie ĉiam eblas ekvilibrigi manĝaĵojn je forta gusto, materiigantajn fortegajn jin/jangajn energiojn, praktike tio estas tre malfacila: alivorte, se oni manĝas rostitan kokon, ĝi, kiel granda jango, povas ekvilibriĝi per glaso da vino kaj, ankaŭ, glaciaĵo; tamen estas malfacile mezuri vinon aŭ dolĉaĵojn laŭ la preciza kvanto de rostita koko, do jen, finfine, se oni transpasas la toler-sojlojn de tiu individua organismo, ekestas risko de hepat-malsano, rena kalkuluso, ktp. Fakte ni ne kulpigu la unuopajn manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn determinintajn malsanojn sed la malkapablon entute ekvilibrigi, per la nutrado, manĝaĵojn karakterizatajn de fortegaj energioj: la tro janga rostita koko, la tro jinaj vino kaj glaciaĵo.

Por tion pli bone komprenigi, oni pensu pri baskulo: estas ligna tabulo apogita sur pivoto ĝin centrosubtenanta. Se oni supreniras sur tian tabulon tiel, ke oni havu la centran pivoton inter la du piedoj, eĉ se moderate ventas, oni povas ekvilibriĝi flektante per la kruroj tiel, ke oni transmovu la pezon laŭ neceso; sed se oni eksidas en ia distanco disde la centra pivoto kaj de la alia parto, same disde la centra pivoto, oni egale pesas por perfekte ekvilibrigi la baskulon oni konstatos, ke la ekvilibro estos ju pli nestabila des pli oni formovis de la centra pivoto; do malgranda venteto sufiĉos la ekvilibron renversi kaj tiam nenia fleksado situacion kontrolos, ĉar temas pri sendependaj variabloj, kaj tial ne plu regeblaj.

Kiam oni manĝas viandon, fruktojn, dolĉaĵojn kaj trinkas sukerajn trinkaĵojn aŭ alkoholaĵojn, oni formoviĝis disde la centro, nome de la pli malpezaj, pli mildaj, pli facile kontroleblaj energioj atingeblaj per cerealoj kaj laŭsezonaj legomoj: fine oni ne povos rapide kaj efike korekti gravajn malekvilibrojn sedimentitajn je simptomoj rivelantaj longan mankon de korektigaj intervenoj. Se oni pro rena kalkuluso suferas, tiu ĉi estas malekvilibra rezulto ekde longe akumuliĝinta kaj, tial, oni devas alfronti longan tempon kaj suferadon por tiun problemon makrobiotike solvi. Jen la nefacila makrobiotika dimensio pro kiu ĝi estas tiel grava por okcidentuloj alkutimigitaj al medicino solvanta sanproblemojn kiel eble plej baldaŭ kaj al ni permesanta ne pagi suferad-konton, nome la alia flanko de la plezuro antaŭe elektita.

Nike Air Jordan 13 Schweiz 2015 Nike Air Jordan Super Fly 3 Schweiz 2015 Nike Air Jordan Xiii 13 Schweiz 2015 Nike Air Max 180 Schweiz 2015 Nike Air Max 2020 Schweiz 2015

Tre bona kuracil-ekzemplo laŭ la okcidenta kulturo estas aspirino rapide forgesiganta kapdoloron pro malmoderoj de la antaŭa vespero; makrobiotiko, male, substrekas, ke aspirino nur ŝajne solvas la problemon ĉar ĝi estas eĉ pli forta jino ol antaŭvespera trinkita alkoholo kaj, acidigante nian sangon, ĝi kreos pligravan jinan malekvilibron, ne plu pagebla per kapdoloro je la posta tago.

Ekvivadi laŭ makrobiotikaj principoj estas ofte tre malfacile, ĉar oni penas akcepti, ke estas punendaj kondutoj en nia kulturo tute pravaj: oni tiel ĝuste opinias trinki ĉiutage du aŭ tri kafojn kaj manĝi iajn dolĉaĵojn, sed kiam oni decidas rezigni kafon kaj sukeron, tiam oni dum ia tempo, kelkfoje eĉ pli ol unu monaton, suferos neelteneblan kapdoloron, ĉar al organismo mankis tioma eĉ se malgranda ĉiutaga dozo de plusa jino dilatiginta kapilarajn angiojn. Tiuj, revenantaj al ĝustaj dimensioj, kiujn organismo postjare ne plu kutimis havi, kreas la paseman misfarton karakterizantan la sentoksigan periodon. Se oni ne volas akcepti, ke kapdoloro manifestiĝanta post rezigno pri enradikiĝinta kutimo al kafo aŭ dolĉaĵoj estas krizo malsimila nur intensanivele disde abstinado de iu toksiĝemulo, ne provu vivi laŭ makrobiotikaj reguloj.

Grave estas substreki tian ĉi aserton, ĉar per tiu ĉi premiso oni suferadon kaj doloron povas rekoni ne plu kiel malsan-simptomojn sed kiel sekvan reagon de natura eliro el malekvilibro kiu, finfine, vere kaŭzos malsanon.

 

 

Pri maĉado.

 

Oni jam diris ke maĉado ĉiam estu tre zorge farata; tio substrekiĝis kiam oni malkovras, ke makrobiotiko konsilas neniam trinki manĝante: tio por devigi al plua kaj pli bona maĉado, ĉar tro rapide gluti malfaciligas la digeston kaj frue igas sekan gorĝon kaj, per trinkaĵoj, oni stomakajn sukojn diluas kaj misdigestas.

La unua regulo por perdi superfluajn kilogramojn estas longe maĉi kaj gustumi la nutraĵon, nome oni povas maldikiĝi bongustule sintenante. Tiamaniere oni povas vinon utiligi kiel kondimenton, kondiĉe ke manĝante oni tiun tre malmulte trinku, nur por reliefigi la guston de speciala plado, tial ke manĝante oni ne havu soifon. Oni povas laŭgrade ne plu trinki manĝante kaj, tiel, malkovri, ke glaso dum la manĝo ne plu necesas.

Tie ĉi evidentiĝas ebla distingo inter makrobiotiko kaj movadoj kiel “Slow Food” kiuj, eĉ se percepteblaj pozitivaj pro sia defendo de produktaĵ-natureco, estas karakteriziĝantaj de hedonisma dimensio baze materiista, ĉar ili ne baziĝas sur la filozofa certeco pri la viv-unikeco manifestiĝanta en ĉiuj estantoj; male tio estas fundamenta por makrobiotikuloj, kiuj necese estu vegetaranoj (°) aŭ vegetaĵanoj (°°).

 

(°) Vegetarismo = Pridieta doktrino, kiu malkonsilas nutri sin per io, kio vivis per animala vivo (ekz. la karno de besto aŭ fiŝo), sed permesas la produktojn el la animala regno (lakto, ovoj, mielo, ks.).

(°°) Vegetaĵismo = Pridieta doktrino, kiu malkonsilas nutri sin per ĉia animal-devena nutraĵo.

 

 

Pri kia soifo

 

Estas kompreneble ĉu oni manĝis tro jine aŭ tro jange, laŭ la soifo ekestanta post ĉirkaŭ unu horo, dum la digesto, ĉar estas du malsamaj soifoj ne priskribeblaj: oni post longasperto ekperceptas tian malsamecon kaj tiam oni reguligas sian konduton en la posta manĝo. Ekzemple, post vespermanĝo kie oni manĝis legoman supon kaj cep-tomatan salaton oni soifon havos dum digesto; tia soifo estos malsama disde tiu kiun oni havos post fagopira manĝo; eĉ pli forta estos la bezono trinki se oni manĝis el animal-nutraĵoj: en tiuj ĉi du lastaj okazoj temas pri janga soifo, kontraŭe oni la unuan difinas jina sojfo.

Al la janga soifo oni respondu per trinkaĵoj, male al la jina soifo oni devas rezisti utiligante la sekvan malkomforton laŭ la helpanta sperto ne refali en saman malekvilibron. La postan matenon oni ekspertos, ke estis saĝeco ne trinki malgraŭ la jinsoifa stimulo, ne kaŭzita pro likvomanko sed pro reakcio sekva de fortaj jinoj kiel, en supre menciita kazo, la kruda cepo kaj la tomatoj utiligitaj por salato: la soifa sensaĵo estintus tre malpli forta se oni plialtigus la salkvanton je la salato agante tiel, ke ĝi neŭtrigu la tomat-acidig-efikon. Tiasense ni asertu, ke al la jina soifo oni respondu per trinkaĵo korekte sala: tia povus esti la iomete sala buljono el laŭsezonaj legomoj tiel, ke oni restarigu la natrion drenitan el ĉeloj de sango acidiĝinta pro kali-eksceso de tomatoj sed, tiel, oni ĉiam riskos enmeti tro da likvaĵo en la organismon. Ĉe  sana korpo tio ne estas grava problemo, sed al spertantoj ĉiutage rimarkantaj tre bonan jin-jangan memmastrumadon ankaŭ tiuj ĉi konsideroj ŝajnas nesuperfluaj.

 

 

Pri unu sola ĉiutaga manĝo

 

Oni povas manĝi sole unu fojon ĉiutage havante la energion kaj la kapablon normale labori kaj praktiki sporton, tiun ĉi, kompreneble, nur amatore.

Atinginte sian bonfarton baze utiliginte la integrajn cerealojn kaj garnaĵe laŭsezonajn legomojn, oni povas alkutimiĝi nur unufoje ĉiutage manĝi: rilate al tiuj bezonantaj maten-manĝon, tagmanĝon kaj vesper-manĝon estas kvasaŭ havi plian rapidon; oni povas frumatene alfronti tutan labor-tagon, longan vojaĝon, pezan sportpraktikon ĝis vespero nek ion manĝante nek interrompante sian okupon kaŭze de pli aŭ malpli abunda manĝo kaj sekva malpliigo de produktivo pro la digesto. Tio ĉar la integraj cerealoj, male ol ĉiuj aliaj nutraĵoj, en nia organismo dum digesto grade kaj longe servopretigas grandpotencan energion, ĉar tiaj semoj estas vivantoj perfekte plenumintaj sian vivoprogresigan ciklon kaj havas eksterordinaran transviv-kapablon.

Prefere la sola manĝo estu en la vespero, kiam oni finis la plej gravajn laborojn, almenaŭ du aŭ tri horojn antaŭ la enlitiĝo.

Manĝante ĉiutage sole unu fojon oni povas, praktike, manĝi plensate ĉiam memorante la oran regulon pri neceso malrapide manĝi per longa maĉado por pli bonigi la nutraĵ-asimiladon.

 

Tamen, je la alveno de somera sezono, eble oni ne plu havas la kutiman apetiton eĉ en la ĉiutaga manĝo: oni ne akrigu per tre gusthavaj pladoj la apetiton nature reduktitan, ĉar tio ĉi estas grava fiziologia signalo. Pruve, unuflanke ne plu necesas la sama kvanto da nutraĵo al kiu la stomako kutimiĝis kaj, aliflanke, la organismo kaptas tian okazon por konsumi la eventualajn grasojn akumuliĝintajn pro la vintra pli riĉa nutrado kaj nun iĝintajn negativa elemento: tiam oni pligrandigu la bonkvalitan jinon per legomoj kaj fruktoj neniam troigante je kruda frukto.

Laŭ tiaj ĉi konsideroj oni povas pli bone kompreni la aserton, ke organizi la somerajn feriojn por eviti klimaton iĝintan netolerebla ne estas saĝa decido, ĉar tio malhelpas ke la organismo ekzercu sian kapablon suple reagi al ŝanĝo de medi-kondiĉoj, kaj tio mense nin rigidigas; ekzemple: somere, sendi infanojn al montoj aŭ al maro, por ke ili ne perdu apetiton signifas tiujn alkutimigi perdi la kapablon alfronti la sezonan varmo-malvarm-alterniĝadon. Do tiaj infanoj kreskos pretendantaj ne modifi siajn kutimojn eĉ kiam tiuj ĉi estus malekvilibrigantaj.

 

--------------

Kontrolo:  Aldo Mantovani

Revizio:  Luciano Mantaut  (Luĉjano Mantoo)