0.1-                         Pri filozofio kaj makrobiotiko                 (htm.)

 

La homoj interesiĝintaj pri makrobiotiko jam estas relative multenombraj, sed inter tiuj ĉi nur modesta procento poste utiligis novan vid-punkton ĝin igante koheran kaj konstantan viv-elekton.

Ni asertas, ke tio okazis ne ja pro eblaj makrobiotikaj limoj, sed pliĝustadire pro tri principaj faktoroj, samtempe kauzo de la sekvanta malfacileco transpasi la unuan periodon nefacilan, kiam oni modifu siajn sedimentitajn viv-kutimojn.

Tiuj ĉi tri faktoroj estas: ankoraŭ ne adekvata klarigo pri niaj filozofiaj certecoj, la eta aŭtonomio pri religia nivelo, kaj fine la persona malfacileco rediskuti akiritajn sciencajn konvinkojn. Tiujn ĉi tri faktorojn ofte strikte interrilatiĝintajn ni atente analizu.

C^iuj homoj havas sian filozofian perspektivon, kio ne estas nepre elekto farita inter la filozofiaj sistemoj pristuditaj en supera lernejo, kiom plivere ĝi estas persona vid-punkto por doni signifon al la vivo.

Nike Air Jordan 13 Schweiz 2015 Nike Air Jordan Super Fly 3 Schweiz 2015 Nike Air Jordan Xiii 13 Schweiz 2015 Nike Air Max 180 Schweiz 2015 Nike Air Max 2020 Schweiz 2015

Jam la pristudintoj filozofian historion klare distingas filozofian nivelon disde religia, kontraŭe, la nekonantoj filozofion kiel specifan kulturan serĉadon ordinare emas intermiksi, en la mondvido ilin helpanta bone vivi, la filozofian nivelon kun la religia: tiasence ni ja asertis, ke ĉiu homo havas sian mond-vidon. Verdire preskaŭ ĉiam oni ne konscias pri tia ĉi intermikso, do fine oni supraĵe alvenas ĝis tio ke aŭ oni akceptas la religiajn lernitajn principojn aŭ oni ilin rifuzas.

Kontraŭe, se oni volas pli konscie alfronti makrobiotikon, oni klarigu ĉi distingon inter filozofia kaj religia niveloj ĉar la makrobiotiko-doktrino, tie ĉi priskribita, estas sintezo de filozofio, religio kaj scienco, ĉar en ĝin la tri niveloj de la konsci-serĉado povas konverĝi ekestigante esceptan internan forton tamen substituiĝantan, necese, al antaŭaj certecoj.

Sekve, estas nepre necese akiri minimumon da scio pri la filozofia temo, ĉar alie oni riskos alproksimiĝi al la makrobiotiko kvasaŭ al modo elvokanta supraĵajn interesojn kaj, tial, netaŭgajn malkovrigi la revolucian potencialon de tia viv-maniero.

En la nuntempa okcidenta kulturo, kaj jam ek de pluraj centiaroj, filozofi estas aparta specifa agado distingiĝanta el aliaj disciplinoj aŭ studfakoj.

Do se oni difinas filozofion ami kaj serĉadi la konon ĝin distingantan el scienco kai religio, oni malkovras, ke la scienco kaj la teknologio trudiĝinte kiel solaj kaj produktivaj intervenoj en konkreta realo, devigis filozofion defendi sian spacon, progresive reduktiĝintan.

Nuntempe filozofio ofte estas universitata scienco unuflanke reduktiĝinta al faka esploro interne de scienco serĉadanta siajn fundamentojn, kaj tial oni ĝin difinas epistemologio, aliflanke reduktiĝanta defendi la legitimecon de sia ekzisto laŭ filozofi-historio, ĝuste kiel kultura matrico el kiu naskiĝis tia scienco evoluiginta homon mond-manipulanton, kiel oni neniam antaŭe vidis. Krome, en la hodiaŭa faka filozofio oni utiligas inicitan idiomon neatingeblan de homoj kun ordinara kultur-nivelo; hodiaŭ la akademia filozofio egalas al esplorado en arkivoj kaj bibliotekoj dum la tuta vivo por pravigi profesoran katedron, plue tiu estas babiladi interne de mallarĝa specialist-komunumo praviganta la nunan socion aŭ ĝin ŝajne eĉ radikale kontestanta. Fakte, la oficialaj filozofoj ĉiam restas enradikiĝintaj en tiaj pov-strukturoj vidantaj en la filozofio malriĉan parencon sed kies nobela familio legitimas ĝian ĉeeston en universitataj niveloj.

Kontraŭe ni reeproponu filozofion kiel la plej altan homan konon per kiu oni sin liberigu de enkadrigo el iu ajn pov-strukturo.

Jen do la neceso redifini signifon de la vorto “kono”: se, per ĝi, oni substrekas kapablon transformi sin en konkretajn rezultojn pri materia nivelo, filozofio ne povas anstataŭi sciencon. Eĉ se ni asertas filozofion kiel la plej kvalifikantan nivelon de la homa konscio, ni neniam anstataŭu la sciencon: nepre oni ĝin utiligu por solvi konkretajn problemojn, sed trans tiaj ĉi kaj eĉ, paradokse, kiom pli la scienco kaj la teknologio solvas tiajn problemojn, reaperas nekontentigita kaj nesupremebla neceso kompreni la sencon de nia vivo.

Tiel la filozofio estas esploro kaj pripensado preterirantaj sciencon kaj surmetiĝantaj sur religion, tiom kiom ĝi estu konscio persone akirita anstataŭ vero antaŭpreparita de iu ajn.

Fakte tiu ĉi parolado iĝas iom post iom pli dialektika kaj nuancita: scienculo serĉanta originon kaj signifon pri materio troviĝas en filozofi-nivelo, ĝuste ĉar liaj hipotezoj ne ankoraŭ iĝas eble falsaj hipotezoj (v. la aŭstrian filozofon Karl Raimund Popper) en la eksperimenta nivelo. Aliflanke, kredanto, kiu, nekontenta pri kredo al li trudanta rezigni racian kritikon pri asertoj difinitaj dogmoj kai misteroj kredendaj eĉ se neraciaj, provas intuician vojon por transpasi, en “la testo sankta”, tion iĝintan formulo, de variaj religiaj institucioj definitive interpretita, eĉ tia ĉi kredanto troviĝas sur filozofi-nivelo. Nome tia nivelo sin karakterizanta kiel klopodon sin mem pravigi kaj kompreni ekkonkerante pacon kaj internan serenecon kaj, do, repaciĝante kun la vivo, sed kun certeco mastrumi persone tian esploron.

Klare, tia scienculo kai tia kredanto ĉiam estas konsiderataj malkonvenaj interne de institucioj: en religia kampo, precipe en katolika kaj islama areoj, la ortodoksec-defendo estas granita kaj neindulgema; en la scienca areo tia fermiteco estas pli supla kaj la akiritaj ver-niveloj estas pli malrigidaj. Sed, eĉ en la scienca areo la viskozeco de kono enradikiĝinta en akiritaj certecoj ĉiam malfaciligis esploron al proponantaj hipotezojn pri real-klarigoj sekvigantaj kritikan revizion pri tiaj certecoj per kiuj, ekzemple, oni pravigis financadojn kaj kreiĝon de grandaj elserĉ-pov-strukturoj.

 

Tial ni asertu, ke iu ajn homo realiganta sian personan esploron troviĝas en filozofi-nivelo kie li evoluigos propran mond-vidon.

Do necese ni alfrontu la filozofiajn prikonsiderojn proponatajn en ĉiuj subdividoj en la unua parto: el Heraklito ĝis Niĉeo ni povas evoluigi progresivan konsci-nivelan kreskon nin helpantan alfronti vivon ne plue havante neceson senti sin ŝuldaj al establiĝinta aŭtoritato al ni promesanta tian animan trankvilecon, kiu povas sole esti interna konkero.

La prikonsideroj eldonitaj el punkto 1.1 (Heraklito) ĝis punkto 1.13 (Ek de Heraklito, Pitagoro kaj Lejbnico ĝis frakta matematiko kaj geometrio) ne estu prezento pri doktrino de tiuj unuopaj filozofoj. Pliĝuste el ĉi unuopaj filozofoj oni substrekis sugestojn kaj intuiciojn nin igantajn kapablaj konstrui personan mond-vidon per kiu malkovri en la makrobiotiko plian rapidon donontan al ni konon kaj povon antaŭe neniam elprovitajn.

La prikonsideroj sugestitaj de filozofoj tiel formuliĝis, ke ĉiuj povu ilin kompreni nur se oni alfrontu tian ĉi legadon kiel necesan inicad-periodon. Direktiĝantoj al tiu ĉi lernado, neniam antaŭe alfrontinte tiajn temojn, ne devas pretendi de si mem facilan kaj tujan komprenon: ili sciu, ke, iom post iom, tiaj ĉi legadoj ilin igos en kondiĉon plene kompreni filozofiajn rezonadojn.

Kiuj ne klopodas alfronti tiun ĉi taskon iluziiĝu havi per la makrobiotika dieto solvon pri siaj problemoj. Makrobiotiko kiel dieto donas konkretajn rezultojn tiom kiom ĝi estu aplikado en dieta nivelo de filozofiaj principoj, kies manko igas pretenda la deziron solvi ĉiujn personajn malfacilecojn.

 

--------------

Kontrolo:  Aldo Mantovani

Revizio:  Luciano Mantaut  (Luĉjano Mantoo)